La 21-an de aǔgusto novajn komitatanojn elektis la Sportista
Komitato de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). Ili estas
Moon Dae-sung de la Korea Respubliko, ĉampiono de taekvondo
en la Atenaj Olimpikoj, Alexander Popov de Rusio, emerita
naĝ-sportisto, germana skermisto Claudia Bokel, kaj Yunmilka
Ruiz Luaces, kuba sportisto de flugpilko. Ilia oficperiodo
estas ok jaroj, kaj ili aǔtomate fariĝos IOK-membroj.
|