|
Sun Haiping en la
gazetara konferenco |
Tagmeze de la 18-a de aŭgusto, informiĝinte, ke
fama ĉina sportisto Liu Xiang pro kalkana vundiĝo retiriĝis
el la konkurso de la 110-metra hurdokurado, ĉina vicprezidanto
Xi Jinping tuj sendis telegrafon al la Ŝtata Sporta Administracio
de Ĉinio (ŜSAĈ) por ke ĝi transdiru la konsolon kaj kuraĝigon
al Liu Xiang kaj lia trejnisto Sun Haiping.
En la telegrafo, Xi Jinping diris, ke la gvidantoj
de la centra komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ)
tre zorgas pri la malsano de Liu Xiang, kaj esperas, ke li
estos kuracata ĝustatempe kaj resaniĝos kiel eble plej baldaŭ.
Xi diris, ke ĉiuj simpatias kun Liu Xiang kaj
deziras, ke li forlasu la mensan ŝarĝon, pacience resanigu
sin kaj diligente sin ekzercu plue post la resaniĝo, plifirmigu
sian batalvolon kaj gajnu pli da gloroj por la patrio.
Informiĝinte pri tio, Liu Xiang kaj Sun Haiping
estis tre kortuŝitaj kaj multe dankis gvidantojn de KPĈ pro
ilia prizorgo kaj kuraĝigo.
|