 La
22-an de aŭgusto Khalid Malik, reprezentanto de la Disvolva
Programo de UN en Ĉinio, diris en Pekino: "En la pasintaj
7 jaroj post kiam Pekino gajnis rajton gastigi la Olimpikojn,
Ĉinio ĉiam penadis prepari la Pekinajn Olimpikojn kaj la Pekinajn
Handikapulajn Olimpikojn, kaj akiris rimarkindajn sukcesojn.
La Olimpikoj ne nur kreis novan figuron de Pekino, sed ankaŭ
profunde influas Ĉinion en kampoj de medio, publika higieno,
edukado kaj la volontula spirito. Tiuj ĉi influoj daŭros post
la 24-a de aŭgusto, kiam fermiĝos la Pekinaj Olimpikoj."
Por realigi "verdajn Olimpikojn", Pekino
investis multege en medioprotektado, konstruado de publikaj
trafikaj instalaĵoj, sciencoj kaj teknologioj ktp. Ĉ. 200
entreprenoj estas fermitaj pro poluado, pli ol 90% da eluzita
akvo estas traktita science, la natura gaso nun konsistigas
60% de fuelo liverita en Pekino, kaj tio en la jaro 2000 konsistigis
nur 45%. Krome, Pekino ankaŭ aplikas novan normon de ellaso
de aŭta vostogaso, kaj 4 mil aŭtobusoj de premita natura gaso
estas transdonitaj al uzado, tio estas la plej granda aŭtobusa
grupo uzanta naturan gason en la mondo.
Khalid Malik diris: "Ĉio ĉi havas profundan
influon, ĉar ili multe ŝanĝis nian vivon, kaj ni devas daŭrigi
tiujn bonajn ŝanĝojn."
|