La 24-an de aŭgusto okazis en la Nacia Stadiono de Ĉinio ferma
ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj. Ĝin ĉeestis Hu Jintao,
Wen Jiabao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj, IOK-prezidanto Jacques
Rogge, Juan Antonio Samaranch, dumviva honora prezidanto de
IOK, gvidantoj, honoraj gastoj, sportistoj kaj trejnistoj
el diversaj landoj.
Pli ol 10 mil sportistoj el 204 landoj kaj regionoj
faris intensajn konkursojn en la pasintaj 16 tagoj, kreis
38 mondajn rekordojn kaj 85 Olimpikajn rekordojn. Multaj landoj
kaj regionoj unuafoje gajnis Olimpikajn medalojn.
Jacques
Rogge diris en la ferma ceremonio, ke ĉi tiuj Olimpikoj estas
vere brilaj kaj nekompareblaj, kaj la pasintaj 16 tagoj estos
gravuritaj por ĉiam en nia koro. En la nomo de IOK, li dankis
la ĉinan popolon, ĉiujn volontulojn kaj la Organizan Komitaton
de la Pekinaj Olimpikoj. Post tio, Rogge deklaris fermon de
la Pekinaj Olimpikoj kaj alvokis al ĉiuj renkontiĝi en la
30-aj Olimpikoj en Londono post 4 jaroj.
|