Tagmeze de la 24-a de aŭgusto ĉina prezidanto
Hu Jintao donis bankedon honore al internaciaj gastoj, kiuj
venis al Ĉinio por ĉeesti la ferman ceremonion de la Pekinaj
Olimpikoj.
Hu Jintao faris salutparolon: "La Pekinaj
Olimpikoj disvolvis la Olimpikan spiriton de paco, amikeco
kaj solidareco, kaj fariĝis grandioza festivalo de la internacia
sporta konkurso kaj kultura interŝanĝo de la tutmondaj popoloj.
La gastigo de la Pekinaj Olimpikoj pli forte akcelos progreson
de la ĉina fizikkultura afero, pli vaste antaŭenpuŝos interŝanĝon
kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj la intrnacia Olimpika familio,
kaj profundigos interkomprenon kaj amikecon inter la ĉina
popolo kaj diverslandaj popoloj."
 Hu
Jintao diris, ke okaze de la Pekinaj Olimpikoj, amikoj el
la kvin kontinentoj de la mondo renkontiĝis en Pekino, kune
perceptis ĉarmon de la Olimpikaj sportoj, diverslandaj sportistoj
elmontris altan atletisman nivelon kaj bonan sportan spiriton
laŭ la devizo pri pli grandaj alteco, rapideco kaj forteco.
La ĉina popolo plena de granda entuziasmo gastigas ĉiujn amikojn,
kaj ĝuas feliĉon kaj ĝojon kune kun ili.
Li akcentis: "Sukceso de la Pekinaj Olimpikoj
atribuiĝas al la kuna penado fare de la ĉina popolo kaj diverslandaj
popoloj de la mondo, kaj la honoro apartenas al la internacia
Olimpika familio, al la brave konkursantaj sportistoj, al
la volontuloj el diversaj mondpartoj kaj al la amikoj el la
kvin kontinentoj, kiuj diversmaniere partoprenas en la Pekinaj
Olimpikoj."
 Hu
Jintao daŭre diris, ke kelkajn tagojn poste inaŭguriĝos la
Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj, Ĉinio faros ĉion eblan por
gastigi altnivelajn kaj karakterizajn handikapulajn Olimpikojn,
kaj daŭre kontribuos por impulsi la internacian Olimpikan
sporton.
Fine, li diris: "Mi kredas, ke dank' al
kuna penado fare de la mondaj popoloj, la Olimpika spirito
estos pluapaŝe disvolvita, kaj la perspektivo de la homaro
ankoraŭ pli bela. Ĝis revido en Londono post kvar jaroj!"
|