Vespere de la 24-a de aŭgusto solene fermiĝis
en Pekino la 29-aj Olimpikoj daŭrintaj 16 tagojn. La fascina
inaŭguro, la brava spirito de gesportistoj kaj la belega prezentado
en la fermo de la Pekinaj Olimpikoj montris senprecedence
spektaklan sportan festivalon al la tuta mondo. Alilandaj
amaskomunikiloj kaj popoloj donis altan takson kaj varman
gratulon al la Pekinaj Olimpikoj.
La 24-an de aŭgusto, kenja televidstacio faris
ĉelokan relajsadon pri la fermo de la Pekinaj Olimpikoj kaj
laŭdis, ke la fermo, per lerta imago kaj grandioza sceno,
manifestis la harmonian unuecon de diversaj kulturoj.
En
sia artikolo, novaĵ-agentejo de Usono diris, ke Pekino realigis
sian deziron kaj gastigis sukcesajn Olimpikojn. La sekurigaj
rimedoj estas perfektaj, sporthaloj kaj stadionoj -- unuaklasaj,
kaj la fervoraj volontuloj donis belan impreson al diverslandaj
gesportistoj kaj turistoj.
Ankaŭ ĉefaj amaskomunikiloj de la Korea Respubliko,
Tajlando, Singapuro, Rusio, Germanio, Aŭstrio kaj aliaj landoj
sinsekve laŭdis la Pekinajn Olimpikojn.
|