La 25-an de aŭgusto la Internacia Olimpika Komitato
(IOK) okazigis en Pekino dankan bankedon kaj donis Olimpikajn
ordenojn. La oran Olimpikan ordenon ricevis Liu Qi, prezidanto
de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj (OKPO) kaj
la arĝentan ricevis 14 personoj, inkluzive de vicprezidantoj
de OKPO Liu Yandong, Chen Zhili kaj plenuma prezidanto de
OKPO Deng Pufang.
En la ordeno-dona ceremonio, Jacques Rogge diris,
ke tiuj ĉi Olimpikoj certe estas ege brilaj kaj fruktodonaj.
En la pasintaj 7 jaroj, oni unuiĝis strikte, solvis multajn
malfacilojn kaj sukcesigis la Olimpikojn. Dum la preparado
de la Pekinaj Olimpikoj, la ĉina popolo kaj OKPO kontribuis
al la Olimpikaj sportoj siajn talenton, entuziasmon kaj kreivecon.
Li dankis la ĉinan popolon kaj OKPO pro iliaj plenaj subtenoj,
kaj ankaŭ ĉiujn membrojn de la Olimpika Familio.
Liu Qi diris en la ceremonio: "Hodiaŭ, mi
kaj miaj kolegoj feliĉe ricevis la ordenojn donitajn de prezidanto
Jacques Rogge. Tio estas honoro ne nur por la kolektivo de
OKPO, sed ankaŭ konfirmo kaj laŭdo de IOK al la ĉina popolo
pro la sukcesaj Olimpikoj. Ni estas tre ĝojaj kaj feliĉaj."
En la jaro 1974 IOK decidis starigi Olimpikajn
ordenojn, kiuj estas en ringo-formo kaj meze de ili estas
kvin ringoj de la Olimpikoj, ambaŭflanke de ili -- branĉoj
de olivarbo simbolantaj pacon kaj amikecon. La ordenoj estas
trispecaj -- oraj, arĝentaj kaj kupraj.
|