Posttagmeze
de la 17-a de aŭgusto, en la fusila pafado 50-metra en stara,
genua kaj kuŝa pozicioj, fama usona sportisto Matthew Emmons
gajnis 4.4 punktojn en la lasta pafado kaj "donacis"
la ĉampionecon al ĉina sportisto Qiu Jian. Multaj spektantoj
nature rememoris la similan scenon en la Atenaj Olimpikoj
antaŭ 4 jaroj. Tiam Matthew Emmons maltrafis la celtabulon
en la lasta pafado, kaj "donacis" la ĉampionecon
al ĉina sportisto Jia Zhanbo.
 Oni
publikigis la rezulton post la konkurso: ĉina sportisto Qiu
Jian gajnis la ĉampionecon kaj Matthew Emmons okupis nur la
kvaran lokon. Ĉiuj sportistoj konsolis kaj brakumis Matthew
Emmons. Tiam sur la vizaĝo de Matthew Emmons legeblis granda
bedaŭro. Sed li iom sin kvietigis kaj grandanime gratulis
Qiu Jian pro ties ĉampioniĝo. Jen la spirito de sporto!
Matthew Emmons iris al sia edzino kaj silente
brakumis ŝin. La edzino konsolis lin kaj ameme forviŝis larmojn
de sur lia vizaĝo.
|