 La
25-an de aŭgusto Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, faris
deklaron por esprimi sian gratulon al la ĉinaj registaro kaj
popolo pro la sukceso de la Pekinaj Olimpikoj.
En la deklaro Ban Ki-moon diris, ke la ĉinaj
registaro kaj popolo faris senprecedencan klopodon por okazigi
la Pekinajn Olimpikojn kaj akiris senprecedencan sukceson,
kaj pro tio li gratulas la ĉinajn registaron kaj popolon.
Ban Ki-moon diris, ke la Pekinaj Olimpikoj estas
interesega kunveno, kie gesportistoj kaj popolanoj el diversaj
landoj kaj regionoj de la mondo kune ĝuis la spiriton de la
Olimpikoj, kunlaboron kaj amikecon, tial Ĉinio devas esti
fiera pro la sukcesa okazigo de la grandioza kunveno.
Li diris ankaŭ, ke la someraj Olimpikoj de 2008
plioftigis dialogojn de la internacia socio, profundigis reciprokan
komprenon kaj liveris gravan ŝancon por akceli pacon kaj harmonion
de la mondo.
|