Informoj
 

 

Fremdlandaj vehikloj laŭdis la Pekinajn Olimpikojn



Ĉiuj usonaj vehikloj nomis la ferman ceremonion de la Pekinaj Olimpikoj "granda karnavalo". La Usona Asociita Gazetaro diris, ke pro preskaŭ perfekta preparado kaj brilaj sukcesoj akiritaj de gesportistoj, la Pekinaj Olimpikoj finiĝis kun gajego. La "Nov-Jorka Tempo" kaj "Vaŝingtona Poŝto" opiniis, ke la Pekinaj Olimpikoj montris la fortecon kaj memfidon de Ĉinio.

La retejo de La Novaĵo de Pakistano diris, ke fermiĝis perfekte la Pekinaj Olimpikoj, kiuj kreis novan historion. La ĉefredaktoro de "La Ĉiutaga Poŝto" de Pakistano diris: "Ni tre ĝojas, ke la Pekinaj Olimpikoj fermiĝis en harmonia kaj paca atmosfero, kaj ankaŭ la ferma ceremonio estas tiel belega kiel ĝia inaŭguro."

La ĵurnalo "Al-Ahram" de Egiptio publikigis sian redaktoran artikolon kun la titolo "La Pekinaj Olimpikoj fascinis la mondon", kie ĝi gratulis la Pekinajn Olimpikojn pro ĝiaj grandiozaj atingoj kaj perfekta fermo. La ĵurnalo publikigis ankaŭ artikolon en la unua paĝo kaj diris, ke la Pekinaj Olimpikoj estas tre elstaraj de post 1896, kiam la modernaj Olimpikoj komenciĝis, kaj la preparado, inaŭguro kaj ĉiuj konkursoj estis tre sukcesaj.

Ĉefaj germanaj vehikloj opiniis, ke la organizado de la Pekinaj Olimpikoj tre utilas al reciproka komprenado de la mondaj popoloj. La profunda interŝanĝo inter gesportistoj, raportistoj kaj la ĉina popolo ankaŭ antaŭenpuŝis la mondan pacon. La Dua Televido-Stacio de Germanio diris, ke same kiel la inaŭguro en la 8-a de aŭgusto, ankaŭ la ferma ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj donis al spektantoj profundan impreson pro sia elstara prezentado.

Dum la rekta dissendo de la Pekinaj Olimpikoj, la Venezuela Ŝtata Televido-Stacio montris, ke Ĉinio sukcese kaj perfekte gastigis la 29-ajn Olimpikojn, kaj la preparado kaj prezentado puŝis la Olimpikojn al pli alta nivelo. Ĉinoj estas ne nur sukcesantoj en la sportejoj, sed ankaŭ elstaraj plenumantoj.

La ĉefa ĵurnalo "El Tiempo" de Kolombio montris, ke la ĝojega ferma ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj donis perfektan finon al tiuj ĉi Olimpikoj. La loĝistika garantio de la Pekinaj Olimpikoj preskaŭ ne havas eraron. Por sukcesigi la Pekinajn Olimpikojn, Ĉinio investis multege. La tuta homaro kaj Pekino kune atestis la elstaran sportkunvenon.

La Pekinaj Olimpikoj fermiĝis vespere de la 24-a de aŭgusto. La hispanaj vehikloj diris, ke Pekino refoje donis "elstaran" grandiozan ceremonion al la mondo. La hispana radio kaj televida institucioj raportis de Pekino, ke la ferma ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj kunigis la kulturon orientan kun la okcidenta, kaj estas tiel grandioza samkiel la inaŭguro.