Lastatempe, organiziĝis la sportista delegacio
de la Makaa Speciala Administra Distrikto de Ĉinio por la
Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. La 31-an de aŭgusto ĝi veturos
al Pekino.
Antaŭ nelonge, Edmund Ho Hau Wah, ĉefo de la Makaa
Speciala Administra Distrikto, aranĝis ceremonion por la delegacio.
Li kore deziris, ke la sportistoj alte tenu la Olimpikan spiriton
kaj klopodu por akiri bonajn sukcesojn.
La delegacio konsistas el 8 membroj, el kiuj estas
2 sportistoj. Ili partoprenos atletikon kaj naĝadon respektive.
|