Post plenumo de ĉiuj siaj taskoj la Vilaĝo de
la Pekinaj Olimpikoj fermiĝis en la 27-a de aŭgusto por ekzameno
kaj riparo de la instalaĵoj kaj por aranĝo de vidindaĵoj kaj
simboloj de la Handikapulaj Olimpikoj. Posttagmeze de la 28-a
de aŭgusto ĝi prove funkcias kiel Vilaĝo de la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj kaj oficiale bonvenigos enloĝantojn en la 30-a de
aŭgusto.
Dum
tiuj tagoj oni establas senbarajn instalaĵojn por la handikapitaj
sportistoj kaj faras ekzamenon kaj riparon al ĉiuj instalaĵoj.
La vilaĝo servos ĝis la 20-a de septembro.
|