 La
13-an de aŭgusto Banĉen Erdini la 11-a vizitis en Pekino la
"Ekspozicion de Mil Tangka-oj pri Gesar".
Dum la vizito, Banĉen Erdini la 11-a rigardis
ĉiun pentraĵon, atente aŭskultis klarigon de laborantoj kaj
spektis prezentadon de kantoj kaj dancoj "Gesar".
Post vizito Banĉen Erdini la 11-a diris, ke la ekspozicio
bone montras la enhavon de la tibeta elstara epopeo "Gesar"
kaj tangka-a arto, kaj laboremon kaj saĝon de la tibeta popolo
kaj ĝian helpemon al la malfortuloj kaj neflekseblecon antaŭ
la fortuloj. La ekspozicio ankaŭ elmontras gravajn fruktojn
de la ĉina registaro en savado, protektado kaj disvolvado
de elstaraj tradiciaj tibetaj kulturoj.
"Gesar" estas epopeo formita surbaze
de antikvaj tibetaj mitoj, legendoj, poemoj kaj proverboj.
Ĝi reprezentas elstarajn fruktojn de la antikva tibeta kulturo
kaj estas grava kontribuo de ĉina nacio al la homa kulturo.
Tiu ĉi ekspozicio estas organizita kune de Ĉina
Asocio por Protekti kaj Disvolvi la Tibetan Kulturon kaj la
Garze-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Sichuan. Oni elektis
por la ekspozicio pli ol 260 pentraĵojn pri la gravaj intrigoj
de la epopeo.
----------------
*Tangka-o estas tibetstila pentraĵo.
|