 Antaŭtagmeze
de la 28-a de aŭgusto okazis en la Ĉiela Altaro de Pekino
fajro-bruliga ceremonio por torĉa stafetado de la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao bruligis
fajrokaldronon kaj deklaris starton de la torĉa stafetado
de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. La ceremonion ĉeestis
ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping, prezidanto de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj Liu Qi kaj prezidanto de
la Internacia Handikapula Olimpika Komitato Philip Craven.
Liu
Qi diris en la ceremonio, ke la brulanta fajro de la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj bruligos la emocion kaj transdonos
la esperon de la homaro pri harmonio, amikeco kaj helpemo
kaj antaŭenpuŝos la handikapulajn aferojn de la mondo.
Prezidanto de la Internacia Handikapula Olimpika
Komitato Philip Craven esprimis, ke bruligo de la sankta fajro
signifas inaŭguriĝon de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.
La sportistoj montros sian apartan sportan spiriton en la
Handikapulaj Olimpikoj kaj per tio eliminos diversajn malfacilojn.
La torĉa stafetado komenciĝos de la 29-a de aŭgusto
kaj daŭros 9 tagojn inter 11 urboj de Ĉinio. En la 6-a de
septembro la sankta fajro bruligos la ĉeftorĉon de la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj en "Birdnesto" -- la Nacia
Stadiono de Ĉinio.
|