La 30-an de aǔgusto oficiale malfermiĝis la Vilaĝo
de la Handikapulaj Olimpikoj. La malferman ceremonion ĉeestis
Hui Liangyu, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio
kaj direktoro de la Komitato pri Handikapula Laboro de la
Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Liu Qi, prezidanto de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, Philip Craven, prezidanto
de la Internacia Handikapula Olimpika Komitato, Chen Zhili,
vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola
Kongreso de Ĉinio, vicprezidanto de la Organiza Komitato de
la Pekinaj Olimpikoj kaj estro de la Vilaĝo de la Handikapulaj
Olimpikoj, kaj Deng Pufang, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato
de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto
de la Handikapula Federacio de Ĉinio kaj plenuma prezidanto
de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj.
Chen
Zhili bonvenigis la ĉinan delegacion al la Vilaĝo de la Handikapulaj
Olimpikoj kaj deklaris ĝian malfermiĝon. Ŝi diris: "La
vilaĝo estas tute preta por bonvenigi sportistojn, trejnistojn
kaj oficistojn de diversaj landoj kaj regionoj. Tie ĉi oni
povas sperti harmonion de la menso, korpo kaj spirito. Ni
montros en ĉiuj detaloj humanisman zorgon, respekton de malsamaj
kulturoj kaj religioj. Mi esperas, ke la ekipaĵoj kaj servo
de la vilaĝo kontentigos ĉies postulojn, kaj ke ĉiuj sentos
sin tute kiel hejme. Ni faros ĉion eblan por ke vi bone manĝu,
loĝu, ripozu kaj gajnu rimarkindajn rikoltojn."
La ĉina delegacio el ĉ. 500 sportistoj kaj oficistoj
partoprenis en la ceremonio.
|