La Ĉina Handikapula Federacio informis, ke validas
en Ĉinio pli ol 50 leĝoj pri la rajtoj kaj interesoj de la
handikapuloj, kaj ke iliaj rajtoj kaj interesoj estas pli
kaj pli vaste atentataj de diversaj soci-rondoj.
Ĉinio jam promulgis kaj praktikas la "Leĝon
pri garantio de la handikapuloj", "Regularon pri
edukado de la handikapuloj", "Regularon pri enoficigo
de la handikapuloj" k.s. Ankaŭ la municipoj, provincoj
kaj aŭtonomaj regionoj sinsekve ellaboris siajn proprajn rimedojn
por praktiki la "Leĝon pri garantio de la handikapuloj"
kaj aliajn leĝojn kaj kodojn pri garantio de la rajtoj kaj
interesoj de la handikapuloj.
Krome, ankaŭ leĝa helpado al la handikapuloj estas
fruktodona en Ĉinio.
|