Lastatempe la retejo de "KOMPASS" (
ĵurnalo de Indonezio) publikigis artikolon, kiu laŭdas, ke
la volontuloj estas grava elemento de la sukceso de la Pekinaj
Olimpikoj.
La artikolo diris, ke dum la Pekinaj Olimpikoj,
pli ol 1.7 milionoj da volontuloj faris varmkoran kaj kontentigan
servon. Inter ili estis pli ol 70 mil volontuloj servantaj
en sportejoj, 400 mil volontuloj servantaj ĉe stratoj kaj
estis ankaŭ pli ol milionoj da sociaj volontuloj. La nombro
de la volontuloj superis tiun de la antaŭaj du Olimpikoj.
La artikolo montras, ke volontuloj parolas en
fremdaj lingvoj flue, agadas rapide kaj helpas ĉiam kun rideto.
Ilia servo estis varme laŭdata de la homoj de diversaj kampoj,
inkluzive de Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika
Komitato .
|