La 2-an de septembro la novaĵ-centro de la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj okazigis en Pekino la unuan gazetaran konferencon,
en kiu Sun Weijia, direktoro de la departemento pri vehikla
funkciado de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj,
konigis, ke la Vilaĝo de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
malfermita en la 30-a de aǔgusto estas transformita el la
Vilaĝo de la Pekinaj Olimpikoj. Por faciligi la handikapulajn
sportistojn, oni loĝigas ilin en 1-3-etaĝaj ĉambroj en la
loĝdomoj por sportistoj. Ruĝa butono por eventualaĵo estas
ekipita surmure apud lito, kaj servistoj deĵoras 24 horojn
ĉiutage. 16 hoteloj servontaj por la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj plenumis rekonstruadon de senbaraj instalaĵoj, ke
handikapuloj povas facile atingi informejon, necesejon, ĉambron
kaj manĝejon.
 Krome
ekde la pasinta semajno specialaj vojoj por la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj en Pekino estas uzitaj en difinitaj tempo kaj sekcio.
|