Informoj
 

 

Jacques Rogge: "Tio estas nekompareblaj Olimpikoj!"



Vespere de la 24-a de aŭgusto, Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, diris en la fermo de la Pekinaj Olimpikoj: "Ni atingos la finon de la brila 16-taga periodo. Tiuj 16 tagoj estos gravuritaj por ĉiam en nia memoro. Mi dankas la ĉinan popolon, ĉiujn eminentajn volontulojn kaj la Organizan Komitaton de la Pekinaj Olimpikoj. Dank' al la Olimpikoj, la mondo pli multe konis Ĉinion, kaj Ĉinio pli multe konis la mondon. La gesportistoj el 204 landoj kaj regionoj konkursis en la brilaj sportejoj kaj akiris nian laŭdon per sia perfekta lerteco. Dum la Pekinaj Olimpikoj, la novaj olimpikaj steloj naskiĝis kaj la malnovaj olimpikaj steloj refoje nin surprizis. Ni dividas kun ili la ĝojon kaj larmojn, admiras ilian talenton, laŭdas iliajn bonkondutojn. Ni longe memoros iliajn grandiozajn sukcesojn."

Rogge diris, ke gratulante la sukceson de la Olimpikoj, ni benu la elstarajn gesportistojn de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj, kun espero, ke ili gajnos elstarajn atingojn en la venontaj handikapulaj olimpikoj. Ankaŭ ili inspiros nin.

Taksante la Pekinajn Olimpikojn, Rogge diris, ke ĉiuj sportistoj ĉeestantaj hodiaŭ estas veraj modeloj, sur kiuj elmontriĝas la kohereco de sportoj, kaj en la brakumo de sportistoj el du batalantaj landoj brilas la Olimpika spirito. "Kiam vi revenas vian landon, mi esperas, ke vi heredigos kaj prosperigos la spiriton. Tio certe estas nekompareblaj Olimpikoj!"