Vespere de la 6-a de septembro inaŭguriĝis en
Pekino la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. Ĉina prezidanto
Hu Jintao deklaris malfermon de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.
Prezidanto de la Internacia Handikapula Olimpika Komitato
Philip Craven faris parolon en la inaŭguro. Li diris, ke la
Pekinaj Olimpikoj estas eksterordinare mirindaj, kaj li kredas,
ke ankaŭ la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj sukcesos plene.
Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de
la Pekinaj Olimpikoj, diris en la parolo, ke la ĉinaj registaro
kaj popolo subtenas la Pekinajn Handikapulajn Olimpikojn per
granda fervoro kaj varme atendas, ke la Handikapulaj Olimpikoj
fariĝu grandioza kunveno por kune dividi ĝojon, amikecon,
sonĝon kaj sukceson.
En la Handikapulaj Olimpikoj partoprenos pli
ol 4 mil sportistoj el 147 landoj kaj regionoj.
Estas la unua fojo en la historio, ke unu organiza
komitato samtempe preparas kaj gastigas la Olimpikojn kaj
la handikapulajn Olimpikojn.
|