 La
16-an de julio la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
publikigis, ke la kolektado kaj stafetado de fajro de la Handikapulaj
Olimpikoj okazos en la Ĉiela Altaro de Pekino, la 28-an de
aǔgusto. Poste la stafetado komenciĝos laǔ du linioj "epoka
eleganto" kaj "ĉina civilizacio" en 11 urboj
de 11 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, fine ili renkontiĝos
en Pekino la 5-an de septembro.
La linio "epoka eleganto" komenciĝos
de la Ĉiela Altaro, tra Shenzhen, Wuhan, Qingdao, Dalian,
kaj fine atingos Pekinon; la linio "ĉina civilizacio"
startos de la sama loko, tra Tombejo de Huangdi, Xi'an, Hohhot,
Changsha, Nankino, Luoyang, kaj ankaǔ ĝia celloko estos Pekino.
Post tio la torĉo stafetados en Pekino ĝis la inaǔguro de
la Handikapulaj Olimpikoj.
|