Informoj
 

 

Juan Antonio Samaranch salutas ĉinan popolon per Xinhua-retejo



La 9-an de septembro, Juan Antonio Samaranch, la dumviva honora prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, akceptis intervjuon de Xinhua-retejo. Dum la intervjuo, Samaranch diris, ke Ĉinio okazigis la plej bonajn Olimpikojn de la historio. Krome, li ankaŭ salutis la ĉinan popolon pere de Xinhua-retejo(www.xinhuanet.com).

Samaranch diris: "La sukceso de la Pekinaj Olimpikoj apartenas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la Internaciaj Olimpikaj Sportoj. Ĉinio montris al la mondo sian amikecon kaj kunlaboron."

"Ĉiuj ĉinoj devas fieri pro la sukcesa gastigo de la Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj," diris Samaranch.

Samaranch ĝoje diris: "La Pekinaj Olimpikoj havas du karakterizojn: unu estas elstara preparado, kaj la alia -- gratulindaj atingoj akiritaj de la ĉina delegacio. Tio ebligas al la Pekinaj Olimpikoj okupi gravan lokon en la historio de la Olimpikaj Sportoj."

La 88-jara Samaranch estas malnova amiko de la ĉina popolo. Li vizitis Ĉinion entute 18 fojojn. Li donis grandan subtenon por partoprenigi Ĉinion en la Olimpikaj ludoj kaj disvolvi ĝiajn sportajn aferojn. Li diris: "En la tuta mondo oni donis al mi multajn honorajn titolojn, el kiuj mi plej ŝatas 'la malnovan amikon' de la ĉina popolo."

Ĉi-foje li veturis al Ĉinio por la Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. Li estis profunde impresita de la granda disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio kaj precipe de la ĉinaj junuloj. Li diris: "La ĉina junularo bone sin preparas por la estonteco."

Samtage li veturis al la Laoshan-a Konkursejo de Biciklado por spekti la konkurson kaj disdonis medalojn al la gajnintoj de unu-kilometra konkurso sur bicikla kurejo.

Poste Samaranch intervidiĝis kun Xu Haifeng, kiu gajnis la unuan oran medalon de la Olimpikoj por Ĉinio, en la Los-Anĝelesaj Olimpikoj okazintaj en 1984. Xu Haifeng gajnis ĉampionecon de la vira 50-metra pafado de pistolo, kaj estis Samaranch, kiu donis al li premion. Tio estis la unuafoja ormedalo-donado farita de Samaranch post lia prezidantiĝo de la Internacia Olimpika Komitato.