Vespere
de la 17-a de septembro Philip Craven, prezidanto de la Internacia
Handikapula Olimpika Komitato, faris parolon en la ferma ceremonio
de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj (PHO). Li laŭdis, ke
PHO estas la plej grandaj Handikapulaj Olimpikoj en la historio
de la Handikapulaj Olimpikoj. Li esperis, ke ĉiuj sportistoj,
trejnistoj kaj oficistoj portos la spiriton de PHO al ĉiuj
lokoj de la mondo por kuraĝigi pli da homoj partopreni en
sportado, amikiĝi kun aliaj kaj bruligi sian animan fajron.
Philip Craven deklaris fermon de PHO kaj alvokis handikapitajn
gesportistojn el diversaj landoj kaj regionoj renkontiĝi en
Londono post 4 jaroj. Fine li diris en la ĉina lingvo: "Dankon
al Hongkong! Dankon al Qingdao! Dankon al Pekino! Kaj dankon
al Ĉinio!"
|