 |
Ĉina prezidanto Hu
Jintao (dekstre) kaj prezidanto
de IHOK Philip Craven en la ferma ceremonio |
Vespere de la 17-a de septembro okazis la ferma
ceremonio de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj (PHO) en "Birdnesto"
-- la Nacia Stadiono de Ĉinio. Miloj da handikapitaj sportistoj,
trejnistoj kaj gastoj el diversaj landoj kaj regionoj celebris
la sukcesojn de PHO kune kun la 90 mil spektantoj.
"Du Olimpikoj estas same brilaj" estas
promeso de Ĉinio al la mondo. Sur la sportejoj de PHO pli
ol 4 mil handikapitaj sportistoj el 147 landoj kaj regionoj
brave konkursis, novigis 279 mondajn handikapulajn rekordojn
kaj 339 rekordojn de Handikapulaj Olimpikoj.
 |
Prezidanto
de OKPO Liu Qi faras parolon. |
Post brila arta prezentado en la ferma ceremonio,
prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
(OKPO) Liu Qi faris parolon. En la nomo de OKPO li gratulis
la sportistojn partoprenantajn PHO kaj dankis la Internacian
Handikapulan Olimpikan Komitaton (IHOK), Handikapulan Olimpikan
Komitaton de diversaj landoj kaj regionoj, la internacian
organizon de handikapulaj sportoj, la volontulojn kaj tiujn,
kiuj kontribuis al PHO. Liu Qi esprimis ankaŭ sinceran bondeziron
al ili.
 |
Prezidanto
de IHOK Philip Craven faras parolon. |
Prezidanto de la Internacia Handikapula Olimpika
Komitato Philip Craven faris parolon en la ferma ceremonio.
Li laŭdis, ke PHO estas la plej grandaj handikapulaj Olimpikoj
en la historio de la handikapulaj Olimpikoj. Li esperis, ke
ĉiuj sportistoj, trejnistoj kaj oficistoj portos la sportan
spiriton de PHO al ĉiuj lokoj de la mondo por kuraĝigi pli
da homoj partopreni sportojn, amikiĝi kun aliaj kaj bruligi
sian animan fajron.
|