De la 6-a de septembro, kiam inaŭguriĝis la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj (PHO), la vehikloj de Kubo, Indonezio,
Panamo, Malajzio kaj Singapuro sinsekve publikigis artikolojn,
opiniante, ke la inaŭguro havis grandiozajn scenojn kaj emociajn
detalojn, kio montris la spiriton de la handikapuloj -- senĉesan
penadon por sinperfektigo kaj persisteman strebadon antaŭen
por mirakloj.
La "Panamaj Novaĵoj" publikigis artikolon
kun la titolo "Alia animskua inaŭguro", kiu diras,
ke la aktoroj en la inaŭguro sukcese montris la informon,
ke "Ĉiu vivo havas siajn valoron, honoron kaj revon."
La bruligado de la ĉefa torĉo farita de Hou Bin en rulseĝo,
grimpinta je ŝnuroj, montris la senĉesan penadon de la handikapuloj
por sin perfektigi.
La Latin-Amerika Novaĵ-Agentejo de Kubo diras,
ke kun ĝojo de gastamo kaj refoja gastiganto de la sportkunveno,
miloj da volontuloj fervore servis al PHO. Miloj da handikapitaj
sportistoj ĝuis la Handikapulajn Olimpikojn, la plej grandiozajn
en la historio.
|
Prezentado de surdulinoj
-- Saluton! Steloj! |
La Internacia Tagĵurnalo de Indonezio komentas,
ke PHO montris, ke la handikapuloj same kiel la sanuloj havas
spiriton de persistema penado, amo al la vivo kaj mirakloj,
kaj faris sian kontribuon al progreso de la homa civilizacio.
La inaŭguro de PHO montris la "bonkorecon kaj indulgecon"
de la ĉina kulturo.
La Sinchew-tagĵurnalo de Malajzio publikigis la
redaktoran artikolon, kiu diras, ke la inaŭguro estas entuziasmiga.
Pli ol dek mil handikapuloj laboris kiel volontuloj dum la
Pekinaj Olimpikoj kaj PHO. La trafikaj instalaĵoj en Pekino
realigis sen-baran veturadon por la handikapuloj, kaj la instalaĵoj
de ĉiuj vizitindejoj kaj sportejoj en Pekino povas kontentigi
handikapulojn, tio montris, ke Ĉinio alte taksas la Handikapulajn
Olimpikojn, prizorgas kaj helpas la handikapulojn pro sia
humanisma spirito.
La ĵurnalo Lianhe Zaobao de Singapuro publikigis
artikolon, kiu diras, ke la iaŭguro de PHO realigis la promeson,
ke "Du Olimpikoj estas egale brilaj", kaj estas
humanisma simfonio. La Olimpikoj pruvis kapablecon de la ĉina
registaro kaj montris progreson de la ĉina socio.
|