Informoj
 

 

Sperti senbarecon de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj

de ZHAO XI


"Estas tre glate! Koran dankon pro via helpo!" diris Li Yunhong al la volontuloj helpintaj sian fraton ĉe "Birdnesto" (Nacia Stadiono de Ĉinio) en la tago kiam inaŭguriĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.

57-jara Li Yunhong estas emerita oficisto de la Ministerio de Fervojoj de Ĉinio. Antaŭ 4 jaroj ŝia frato malsaniĝis je cerba hemoragio kaj de tiam lia ĉiutaga vivo estas akompanata de rulseĝo. Por ke la frato spektu la Pekinajn Handikapulajn Olimpikojn (PHO), Li Yunhong vicatendis 3 horojn kaj aĉetis biletojn por la inaŭguro kaj atletika matĉo de PHO. Sed ŝin perpleksigis tio, kiel ŝi povos puŝi rulseĝon en sportejojn. Poste Li Yunhong legis informon en ĵurnalo, ke la publika trafika departmento de Pekino liveras individuan antaŭmendan servon al handikapuloj, kaj oni povas telefone diri al ili siajn postulojn.

Li Yunhong prove telefonis al la servo per varma lineo laŭ la telefonnumero donita de la ĵurnalo kaj baldaŭ ricevis respondon: "Mi volontas servi al vi! Bonvolu diri al mi lokon kaj horon de via veturo, heltejon de via atingo... por ke laborantoj de publika trafiko kaj volontuloj helpu vin."

Ĉio estis bone aranĝita en 5 minutoj. Laŭ interkonsentita horo Li Yunhong kaj ŝia frato en rulseĝo venis al aŭtobusa haltejo kaj 2 volontuloj alpaŝis kaj helpis ŝin puŝi la rulseĝon en stacion de metroo. Poste laborantoj de metroo kaj aliaj volontuloj donis al ili saman helpon kaj ili glate atingis la "Birdneston".

En la metroo Li Yunhong informiĝis, ke ĉiuj stacioj de metroo realigis senbaran veturadon. Handikapitaj pasaĝeroj uzantajn rulseĝon povas iri en kaj el stacioj de metroo per specialaj instalaĵoj. Ŝi trovis ankaŭ, ke en la stacioj estas irejoj por blinduloj, kaj en iuj lokoj estas brajlaj rimarkigoj.

Pekino konstruis kaj rekonstruis multajn senbarajn instalaĵojn en vidindejoj, hoteloj, restoracioj kaj bankoj. Sur la transpasejoj por piedirantoj oni establis retrokalkuladan sistemon de la signallumoj. En centra regiono de Pekino oni ankaŭ konstruis 751 signalllumojn kun sona atentigo.

Tang Xiaoquan, prezidanto de la Ĉina Federacio de Handikapuloj kaj plenuma vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj rapidigis pekinan konstruadon de senbaraj instalaĵoj. Por helpi handikapulojn eliri el domo kaj ĝui kune kun sanuloj la frukton de socia materia civilizacio, oni devas daŭre antaŭenpuŝi konstruadon de senbaraj instalaĵoj en Pekino.