Antaŭ kelkaj tagoj en la centro 
                      de la Olimpika Parko de Pekino estis senvualigita la statuo 
                      sur la volontula placo de la Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj 
                      Handikapulaj Olimpikoj. La ceremonion ĉeestis ĉ. du mil 
                      reprezentantoj de la diversspecaj volontuloj kaj aklamantaj 
                      teamoj.
                     En la ceremonio Liu Qi, prezidanto 
                      de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, kaj Lu 
                      Hao, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista 
                      Junulara Ligo de Ĉinio, kaj reprezentantoj de eminentaj 
                      volontuloj kune senvualigis la statuon. La Volontula Placo 
                      meze de la Olimpika Parko estas memora loko de la 29-aj 
                      Olimpikoj kaj la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en 2008, 
                      dum la ĉeftema skulptaĵo de la volontuloj estas simbola 
                      konstruo de la placo, destinita por certigi kaj kuraĝigi 
                      la kontribuojn de la volontuloj por la Olimpikoj kaj Handikapulaj 
                      Olimpikoj, cele disvolvi la volontulan spiriton en la socio, 
                      utile al la daŭra disvolviĝo de la volontulaj aferoj.
                     Liu diris, ke dum la du Olimpikoj 
                      1.7 milionoj da volontuloj brile plenumis siajn devojn sub 
                      la arda suno kaj en alta temperaturo. Iliaj silenta laboro, 
                      sincera rideto, varma kaj profesia servo ricevis altan takson 
                      de la internacia socio.
                     Liu elmetis esperon kaj postulon 
                      pri la venonta volontula servo. Li diris, ke grandskalaj 
                      volontulaj agadoj estas grava simbolo de sociaj progreso, 
                      civilizacio kaj harmonio. Li emfazis, ke oni devas resumi 
                      spertojn, disvolvi la atingojn kaj fari la volontulan servon 
                      pli bone.