|
Zhu Muyan, taiwan-a
sportisto por la Olimpikoj, kune kun talismanoj de la
Pekinaj Olimpikoj |
La 23-an de julio proparolanto de la Oficejo pri
la Taiwan-a Afero sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio faris
paroladon pri la problemo de la nomo de la taiwan-a teamo
al la Pekinaj Olimpikoj.
Li diris, ke en 1979 la Internacia Olimpika Komitato
(IOK) aprobis rezolucion en Nagojo, Japanio, reakirigante
la rajtojn de la Ĉina Olimpika Komitato en si, kaj samtempe
nomante la Olimpikan Komitaton sidantan en Taibei per CHINESE
TAIPEI OLYMPIC COMMITTEE. De tiam la ĉeftero ĉinigis "Chinese
Taipei" al "Ĉina (Zhongguo) Taipei". En 1981
la Taiwan-a Olimpika Organizo konfirmis akcepton de la nagoja
rezolucio, kaj ĉinigis "Chinese Taipei" al "Ĉina
(Zhonghua) Taipei". Tial formiĝis la du tradukoj.
En Hongkong la du Olimpikaj komitatoj subskribis
pakton en 1989. La ĉeftero observis la pakton kaj uzis "Ĉinan
(Zhonghua) Taipei" en la kadro de la interkonsento post
tio, kaj en aliaj okazoj la version "Ĉina (Zhongguo)
Taipei". Lastatempe iuj taiwan-aj amaskomunikiloj kaj
homoj opiniis, ke ĉefteraj amaskomunikiloj malobservas la
hongkong-an pakton kaj intence ŝanĝas "Ĉinan (Zhonghua)
Taipei" en "Ĉina (Zhongguo) Taipei" kaj konfuzas
nom-uzadon de la pakto, tio malkonformas al la fakto kaj damaĝas
konfidon inter la du flankoj.
Laǔ la hongkong-a pakto subskribita en la 6-a
de aprilo 1989, kiam la taiwan-aj sportaj teamoj aǔ organizoj
konkursas, kunvenas aǔ agadas sur la ĉeftero de Ĉinio, la
gastiganto devas nomi ilin "Ĉina (Zhonghua) Taipei"
en presitaj dokumentoj, broŝuroj, poŝtoj, nomkartoj kaj publika
parolado.
|