Sportejoj por la Pekinaj Olimpikoj
 

 

Sportejoj de la Pekinaj Olimpikoj



La Sporthalo de la Pekina Politeknika Universitato

La Sporthalo de la Pekina Politeknika Universitato troviĝas en la korto de la Pekina Politeknika Universitato. Kun plankareo de pli ol 22 mil kvadrataj metroj kaj 7500 sidlokoj ĝi estas destinita por konkursoj de volano kaj arta gimnastiko. Post la Olimpikoj ĝi funkcios kiel amuza kaj sporta centro de la universitato kaj trejna bazo de la volana teamo de la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio. Ĝi malfermiĝos ankaŭ al la publiko.

La Sporthalo de la Pekina Universitato

La Sporthalo de la Pekina Universitato situas en la korto de la Pekina Universitato. Kun longeco de 47 metroj kaj larĝeco de 39.5 metroj ĝi estas la plej malgranda sporthalo el tiuj de la Pekinaj Olimpikoj. Ĝi povas enteni 6000 spektantojn kaj 8 tablotenisajn tablojn.

Ĝi estas sporthalo konstruita speciale por konkursoj de tabloteniso. Post la Olimpikoj ĝi servos kiel loko por matĉoj de tabloteniso, manpilko, korbopilko, volano kaj flugpilko. Ĝi povos esti uzata ankaŭ por trejnado de fakaj sportistoj, kursoj de fizika sporto, kunvenoj kaj arta prezentado.

La Pekina Pafhalo

La Pekina Pafhalo por pafkonkursoj de fusilo kaj pistolo sidas en Shijingshan-distrikto, Pekino. Ĝi estas sporthalo nove konstruita por la Pekinaj Olimpikoj. Kun plankareo de pli ol 45 mil kvadrataj metroj ĝi havas 2300 fiksajn sidlokojn kaj 6700 portempajn.

Rigardate de malproksime ĝi similas al giganta pafarko. La pafhalo, en kiu estas neniu kolono, bone enkorpigis la ideon pri “altteknologiaj Olimpikoj” kaj “humanismaj Olimpikoj”.

La Konkursejo por Triatlono

La Konkursejo por Triatlono estas ĉe la Akvokonservejo de la Dek Tri Maŭzoleoj en Changping-distrikto, 40 kilometrojn for de urbcentro de Pekino. Dum la matĉoj la konkursantoj devas unue naĝi 1500 metrojn en la akvokonservejo, poste bicikli 40 kilometrojn laŭ la vojo ĉirkaŭ la akvokonservejo kaj fine kuri 10 kilometrojn.

La konkursejo povas enteni 10 mil spektantojn, kiuj povas ĝui ne nur konkurson, sed ankaŭ panoramon de la akvokonservejo.