La Vilaĝo de la Pekinaj Olimpikoj situas en norda parto
de la akso de Pekino, kaj inter la kvina- kaj kvara-ringaj vojoj
de la urbo, norde ĝi najbaras kun la Arbara Parko de la Olimpikoj
kaj sude kun la Nacia Stadiono de Ĉinio "Birdnesto". Dum
la Pekinaj Olimpikoj tie loĝis ĉirkaŭ 16 mil gesportistoj kaj oficistoj.
"Ĉina impreso" elspiras ĉie en la
vilaĝo
La Vilaĝo de la Pekinaj Olimpikoj konsistas el du partoj:
la suda kaj la norda. La norda parto estas internacia kvartalo,
kie estas korto de la vilaĝ-estro, flagohisa placo, komerca strato,
manĝejo kaj instalaĵoj por amuzado kaj fizika ekzercado, la suda
parto -- sportistaj apartamentoj. En la vilaĝo ĉie elspiras "ĉina
impreso".
La loĝkvartalo similas al delikata plansetlejo: Ĉe la
enirejo okulfrapas ĉinaj ideografiaĵoj signifantaj "Domo de
la Vilaĝo de la Olimpikoj",kaj sur la pordo estas bronzimita
ĉinstila skulptaĵo. La domoj estas 6- aŭ 9-etaĝaj senescepte kun
griza koloro kiel la fono kaj ligna muro ĉe la bazo. Tie la lignaj
benkoj, ruĝaj ĉinstilaj lampokolonoj, ŝtonblokoj servantaj kiel
seĝoj skulptitaj drake kaj akvolilioj, lotusoj kaj fragmitoj en
la lago kune faris la medion kvieta, kaj la pavilonoj el ruĝa lignofosto
kaj vitro elmontras belecon antikvan kaj modernan.
Plejparto de la konstruaĵoj en la internacia parto estas
portempaj. Ĉe la flagohisa placo estas ĉinstila korto kun ruĝa muro
kaj grizaj tegoloj. Jen korto de la vilaĝestro. Dum la Olimpikoj
la vilaĝestro laboris ĉi tie.
"Ĉina impreso" pri la Vilaĝo de la
Olimpikoj
En la komerca strato estas loko por lerni la ĉinan lingvon
kaj ekspoziciejo de popolaj metiartaĵoj. La loko por lerni la ĉinan
lingvon areas je 50 kvadrataj metroj. Dum la Olimpikoj 30 laborantoj
servis ĉi tie en tri skipoj. Alilandaj sportistoj povis lerni ĉi
tie skribadon de ĉinaj ideografiaĵoj kaj ankaŭ "30 ĉinajn frazojn
pri la Olimpikoj" per softvaro. Tiea respondeculo Li Shufeng
diris: "Dum la Olimpikoj ni aranĝis ĉiuposttagmeze prelegojn
en la angla lingvo pri ĉinaj vestoj, muziko, papertranĉaĵoj ktp."
|
Angulo de ekspoziciejo
de popolaj metiartaĵoj |
En la ekspoziciejo de popolaj metiartaĵoj kun areo de
150 kvadrataj metroj vidiĝas drakoforma kajto 40 m longa pendanta
sub la plafono. La ekspoziciejo estas dekoraciita ruĝe, blue kaj
flave. Dekoj da popolaj artistoj faris ĉi tie papertranĉaĵojn, novjarajn
bildojn, kajtojn, brodaĵojn kaj maskojn por tradiciaj ĉinaj operoj.
La sportistoj surkampe rigardis faradon de metiartaĵoj kaj elektis
la de si ŝatatajn.
Deng Yaping, vicestrino de la Domo de la Vilaĝo de la
Olimpikoj de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, diris,
ke ŝia laboro estis doni belan "ĉinan impreson" al ĉiuj
sportistoj el ĉiuj anguloj de la mondo.
"Internaciiĝo" de la ĉiutaga vivo
Spertante ĉinajn kondiĉojn kaj morojn, la sportistoj
vivis plene laŭ la internacia normo en la vilaĝo. Krom facilaj kondiĉoj
kaj komfortaj vivmedioj provizataj al la sportistoj, la vilaĝo instalis
ankaŭ instalaĵojn laŭ postuloj de ŝparemo kaj simpleco, tio estas
konforma al tiu de la Vilaĝo de la Olimpikoj en Ateno kaj tiu de
la Torinaj Vintraj Olimpikoj.
Mi vizitis 6-etaĝan domon. En la teretaĝo sidis oficejo
de la delegaci-estro kaj en ĉiuj aliaj etaĝoj estis po du apartamentoj
kun 6 dormoĉambroj kaj 3 necesejoj, kie loĝis 8 personoj. En 2-lita
ĉambro kun kalkita muro kaj ligna planko troviĝis nur du litoj longaj
po 2.2 metrojn, 2 noktotabloj kaj 2 vestoŝrankoj. Tie ĉiuj mebloj
estis simplaj. Antaŭ la 27-a de julio, oni faris simplan dekoracion,
sed tenis la principon de modesteco.
Tie funkciis ankaŭ kliniko, lavbutikoj, centro de sportaj
informoj kaj disko-farejo pri videoj kaj muzikoj. En la vilaĝo servis
24-hora buso. Krome, la vilaĝo ankaŭ realigis la ideon de teknika
olimpiko, oni aplikis dekojn da arkitekturaj novteknologioj.
La ĉefa manĝejo de la vilaĝo situanta en norda parto
de la loĝkvartalo servis al la vilaĝanoj en 24 horoj. Ĝi estis dividita
en 4 partojn: internaciaj pladoj, mediteraneaj pladoj, aziaj pladoj
kaj ĉinaj pladoj. Tie ĉe ĉiu plado vidiĝis klarigo pri la krudmaterialoj,
nutraĵoj, kalorioj k.a. de la koncerna plado.
 |
Vendejo por memoraĵoj de
la Pekinaj Olimpikoj |
En la norda parto de la vilaĝo estis instalaĵoj por
amuzado, fizika ekzercado kaj aĉetado krom flagohisa placo kaj ĉefa
manĝejo. En la amuza centro oni povis ludi bilardon, rigardi DVD-on,
memsanigi kaj ĝui programeron en la klubo en la vilaĝo; oni povis
esti senpage masaĝata 40 minutojn. Krome, la naĝejo, tenisejo, korbopilka
kaj flugpilka ludkampoj ankaŭ malfermiĝis al la vilaĝanoj. Sur la
komerca strato funkciis ankaŭ memservejo, ekspresa kaj telekomunika
kompanioj, banko, frizosalono kaj vendejo por memoraĵoj de la Pekinaj
Olimpikoj.
En la vilaĝo oni perceptis "ĉinan impreson"
ne nur en la loĝkvartalo, sed ankaŭ en la internacia kvartalo. Ĝuante
facilan servon kun internacia normo, la vilaĝanoj spertis ankaŭ
ĉinan tradician kulturon kaj rezervis al si specialan "ĉinan
impreson".
|