Mi kaj la Pekinaj Olimpikoj


 

11 medi-protektaj revoj pri Olimpikoj de 15-jara mezlernejanino



Ni jam konigis antaŭe la knabinon pro ŝiaj medi-protektaj revoj... Nun, 15-jara lernantino Yuan Rishe havas aliajn revojn, kiuj realiĝas iom post iom.

"Pendigi 2008 birdnestojn sur arboj, planti 2008 arbojn, partoprenigi 2008 familiojn en la aktivado de elektro-ŝparado..." kun serioza mieno Yuan Rishe konigis al ni siajn 11 medi-protektajn revojn pri la Olimpikoj.

Tiu ĉi knabino faris multajn meritojn: ŝi rekuperis eluzitajn pilojn de la jaro 1999, kaj ĝis nun ŝi jam kolektis pli ol 100 milojn da piloj; ŝi iniciatis kaj fondis "Grupon por Unu Paperfolio"; ŝi funkciigis "Medi-protektan retejon" kaj fariĝis Ĉefa Plenuma Oficisto de la unua infana medi-protekta retejo de Pekino; kaj ŝi fondis "Verdan Bankon"*. La similaj bankoj nun nombras pli ol 500 en 15 provincoj kaj municipoj de la tuta lando. En la pasinta marto, ŝi estis elektita kiel portanto de torĉo de la Pekinaj Olimpikoj dum la stafetado.

Menciinte siajn medi-protektajn revojn pri la Olimpikoj, Yuan Rishe diris, ke tio komenciĝis de la 100 malsukcesaj birdnestoj.

En la jaro 2002, invitite de la Nacia Infana Centro de Ĉinio, ŝi respondecis pri farado de 100 birdnestoj kaj pendigis ilin sur arboj de la Nacia Infana Centro de Ĉinio. Tiam, ŝi sciis nenion pri birdoj, do ŝi publikigis anoncon sur sia medi-protekta retejo kaj poste ricevis 100 birdnestojn. Unu monato forpasis de kiam ŝi pendigis la birdnestojn, sed neniu birdo venis por vivi en ili.

En la jaro 2006, invitite de la Pekina Birdo-ama Asocio, ŝi liberigis birdojn sur la Granda Muro. Tiam ŝi unuafoje vidis birdneston faritan de profesiuloj kaj unuafoje informiĝis, ke birdoj vivas nur en nestoj je 6-8 metroj super la tero. Tiutempe ŝian menson subite lumigis la penso kontribui por la Pekinaj Olimpikoj per birdnestoj. "Se birdoj vivantaj en Pekino multiĝos, la medio certe pliboniĝos."

Por realigi sian revon, kune kun siaj kunlernantoj kaj amikoj konataj per interreto, ŝi kolektis monon per vendado de senutilaj metarialoj.

Nun, la revo pri 2008 birdnestoj jam realiĝis. Mil birdnestoj estis pendigitaj sur arboj de la Pekina Botanika Ĝardeno kaj la aliaj sur tiuj de la Pekina Olimpika Arbara Parko.

Por observi ĉu la birdoj vivas en la birdnestoj, Yuan Rishe kaj ŝia amiko inventis instrumenton post 28 provadoj.

Kuraĝigite de tiuj ĉi sukcesoj, Yuan Rishe ekhavis pli multajn revojn: "Mi havas 11 revojn pri Verdaj Olimpikoj en 2008."

Krom farado kaj observado de birdnestoj, ŝi deziris plantigi 2008 arbojn, konstrui arbaron 2008-mu-an (15 mu-oj = 1 hektaro), utilan al fuelo-ŝparado kaj malpliigo de ellaso de eluzitaj gaso kaj akvo, organizi 2008 "Grupojn por Unu Paperfolio", fondi 2008 "verdajn bankojn", igi 2008 familiojn ŝpari energion, 2008 familiojn veturi ne per privataj aŭtoj, 2008 familiojn ŝpari akvon, 2008 familiojn rekuperi malnovajn plast-membranajn sakojn kaj 2008 volontulojn fondi blogon.

Nun, kelkaj el la 11 revoj de Yuan Rishe jam efektiviĝis, kaj la aliaj baldaŭ realiĝos. "Por disvolvi la spiriton de 'Verdaj Olimpikoj', mi realigos ĉiujn tiujn revojn antaŭ la fino de la jaro," diris Yuan Rishe.

* Yuan Rishe kaj ŝiaj kunlernantoj metis la kolektitajn malnovajn kaj senutilajn paperojn en paper-keston, se la malnovaj kaj senutilaj paperoj estas sufiĉe multaj, oni vendos ilin. Do oni nomas la keston "Verda Banko".