Gustumi ĉiujn
pladojn en la Olimpika Vilaĝo
|
Petolaj mienoj de
Chen Xiexia post ĉampioniĝo |
La 9-an de aǔgusto Chen Xiexia gajnis la unuan
oran medalon por la ĉina delegacio en la virina halterlevado
de la kategorio de la korpopezo de 48 kilogramoj en la Pekinaj
Olimpikoj, kaj samtempe rompis du Olimpikajn rekordojn de
halterlevo de la dumana ekpuŝo kaj totala poentaro.
Oni demandis Chen: "Kion vi volas post la
ĉampioniĝo?" Ŝi respondis: "Post ilia (teamaninoj)
konkurso ni distros nin. Antaǔ la Olimpikoj mi diris al miaj
kolegoj Liu Chunhong kaj Cao Lei, ke post la konkurso mi gustumos
ĉiujn pladojn en la Olimpika Vilaĝo."
"Mi certe kompensos mian filinon"
|
La emocie larmanta
edzo de Xian Dongmei kaj ilia filino. |
La 10-an de aǔgusto Xian Dongmei, ĉampionino en
la Atenaj Olimpikoj, sukcese defendis sian ĉampionecon en
la finalo de la 52-kilograma virina ĵudo de la Pekinaj Olimpikoj.
La 33-jara Xian estas patrino de dujara infano.
Ŝia sukceso estas nedisigebla de la subteno de ŝia familio.
Kiam oni demandis, kion ŝi volas diri al la familianoj, ŝia
voĉo sufokiĝis de singulto kaj post momento ŝi diris: "Mi
kompensos ilin, precipe mian filinon, ĉar mi ne zorgis pri
ŝi pli ol unu jaron."
 |
Xian Dongmei |
|