"Antaŭ unu semajno mi televidis inaŭguron
de la Pekinaj Olimpikoj en Taibei kaj nun mi jam povas persone
sperti la Olimpikojn en Pekino, tion mi neniam pensis."
Antaŭ kelkaj tagoj 20 volontuloj el Taiwan-provinco en blua
kostumo por la Olimpikaj volontuloj persone spertis la Pekinajn
Olimpikojn kune kun aliaj volontuloj.
"Saluton, ĉu vi bonvolus diri al mi, kiel
mi povas atingi la 'Birdneston'?"
"Rekte iru norden laŭ tiu ĉi strato, kaj
post 500 metroj vi vidos stacion de metroo, kaj tie vi prenu
la metroon laŭ koncerna indiko..."
Post simpla trejnado Zhong Nianhong el la Nacia
Taibei-Universitato de Edukado jam povis vojgvidi sur strato
kiel volontulo.
Tiu ĉi 22-jara junulo diris, ke la ĉefa laboro
de li kaj liaj kunlernantoj estis liveri trafikajn informojn
al turistoj servante al ili per vojmontrado. Ili ankaŭ povas
prezenti al ili multajn ĉinaĵojn, ĉar ili bone parolas angle,
japane kaj germane.
"Antaŭ ol ni venis al Pekino, oni diris,
ke la aerkvalito en Pekino ne estas bona, sed ĉi tie mi tion
tute ne sentis. Pekino estas pura, la urbanoj afablaj kaj
nur la aŭtoj estas iom tro multaj," diris Zhong Nianhong.
En alia serva stacio de urbaj volontuloj, Lin
Shengkai el la Nacia Taiwan-a Sporta Universitato kaj liaj
kunlaborantoj iniciatis aktivadon Demandoj pri Pekinaj Olimpikoj:
kiu ĝuste respondas demandon, tiu gajnas donacon. Lin Shengkai
diris: "La demandoj estis simplaj, kaj ni nur volis per
tio popularigi olimpikajn sciojn ." Knabo Qiqi ĝuste
respondis la demandon kaj ricevis malgrandan premion "Mapo
de Pekino".
Shi Yizhen el Nacia Taiwan-a Universitato unuafoje
venis Pekinon. Pri sia impreso pri Pekino li diris: "Pekino
estas pli moderna ol tiu en mia imago. Antaŭe mi sciis nur,
ke Pekino estas longhistoria urbo kun multaj vidindaĵoj. Sed
nun mi trovis, ke ankaŭ ĝia moderneco estas miriga."
|