Mi kaj la Pekinaj Olimpikoj


 

Geedziĝo en inaŭgura tago de la Pekinaj Olimpikoj

de DUAN WEI


La 8-an de aŭgusto de 2008 inaŭguriĝis la Pekinaj Olimpikoj. Matene Zhang Xiaoman kaj lia fianĉino Sun Chenting kune venis al geedziĝa registrejo.

Efektive ili konsideris longe pri la tago de la geedziĝa registrado, ĉar ili timis ke tre multaj homoj registros por geedziĝo en tiu feliĉa tago laŭ ĉina kutimo. Sed ĉinoj atendis la Olimpikojn jam 100 jarojn kaj tiu ŝanco estas ekstreme malofta, tial ili fine decidis registri sian geedziĝon en tiu tago.

Zhang Xiaoman diris, ke la geedziĝa ceremonio estos aranĝita laŭ tradicia ĉina kutimo kaj la nupta bankedo okazos en septembro.

Zhang Xiaoman kaj Sun Chenting en geedziĝa registrejo
Oficistino donacas al ili ĉinan nodon signifantan feliĉon.
Sun kaj Zhang surmetas la feliĉigan nodon.
Zhang legas atentigojn pri la geedziĝo.
Oficistino stampas la geedziĝan altestilon.
La stampo signifas komencon de ilia geedziĝa vivo.
Oficistino donas al ili la atestilojn pri geedziĝo.
Ĝojo pro feliĉo