Antaŭtagmeze
de la 20-a de aŭgusto, okazis la 10-kilometra virina maratona
naĝado en la Shunyi-a Remada Parko. En la konkurso varman
aplaŭdon ricevis Du TOIT Natalie el Suda Afriko -- la sola
sportistino, kiu ĉeestis la Pekinajn Olimpikojn kaj ĉeestos
la Pekinajn Handikapulajn Olimpikojn.
En tiu ĉi konkurso Du TOIT Natalie okupis la
16-an lokon.
Antaŭe Du TOIT Natalie estis unuaklasa naĝistino.
Sed februare de 2001, ŝi perdis sian maldekstran kruron pro
trafika akcidento. Sed post 3 monatoj ŝi refoje aperis en
naĝejo kaj eklernis naĝon per unu kruro. En la Atenaj Handikapulaj
Olimpikoj ŝi gajnis 5 orajn medalojn. En la Monda Ĉampioneca
Naĝ-konkurso, okazinta ĉi-jare en Hispanio, ŝi gajnis la 4-an
lokon en la 10-km konkurso.
Du TOIT Natalie diris: "Mi volas pruvi,
ke eĉ per unu kruro mi ankaŭ povas naĝi longe." Per tiu
ĉi firma kaj nefleksebla volo, Du TOIT Natalie akiris kvalifikon
de la 10-kilometra virina maratona naĝado en la Pekinaj Olimpikoj.
|