Liu Chunhong,"karikaturista"
halterlevisto
La
13-an de aǔgusto Liu Chunhong ne nur defendis sian Olimpikan
ĉampionecon, sed ankaǔ kvinfoje rompis tri mondajn rekordojn
en konkurso de la 69-kilograma virina halterlevado.
Trejnisto Ma Wenhui diris, ke kiel "plej
bona sportisto en la centjara halterlevado" elektita
de la Internacia Halterlevada Federacio, Liu estis naskita
por halterlevado, ĉar en la aĝo de dek jaroj ŝi povis levi
85-kilograman objekton.
Liu estas kvankam dominanta kun movoj rapidaj
kaj lertaj sur konkursejo, tamen en ĉiutaga vivo ridema kaj
modesta kun vastaj hobioj, ŝi amas precipe pentradon, brodadon
kaj popmuzikon. En la halterleva teamo de Ĉinio Liu estas
fama pro karikaturado. "Mi karikaturas en libera tempo,
precipe figurojn el animaciaj filmoj," diris Liu.
Trejnisto Ma rakontis interesan rakonton: "En
la antaǔlasta jaro ŝi promesis donaci al mi broditan ĉevalon.
Mi longe atendis, kaj finfine ŝi tion elfaris unu jaron poste
kaj donacis al mi en mia naskiĝtago. Malgraǔ ĉio la brodaĵo
estas bonega."
He Kexin, reĝidino de ŝtupa paralelo
"Svetlana Khorkina estas mia idolo. Mi ŝatas
ŝiajn belajn kaj malpezajn movojn sur ŝtupa paralelo."
La 18-an de aǔgusto 16-jara ĉina sportistino He Kexin staris
sur la premi-dona podio, venkinte Nastia Liukin per 0.1 poento
pli multe ol la lasta.
He estas firma kaj persistema. Shang Chunyan,
ŝia instruisto, kiu enkondukis ŝin en gimnastikon, konigis:
"Mi neniam vidis He plori. Kiam ŝi falis de sur paralelo,
frotvundiĝis ŝiaj manoj aǔ ŝiaj movoj estis malbone faritaj,
ŝi ne ploris, tamen ŝi tiam havis fortan deziron perfekte
planumi la movojn." Sed kiam ŝi staris sur la plej alta
podio, ŝiaj okuloj malsekiĝis. "Ĉampioneco estas granda
surprizo por mi, ĉar mi neniam pensis pri tio." La reĝidino
de ŝtupa paralelo kun alteco de 1.42 metroj estis unu el la
plej malaltaj sportistoj en la ĉina delegacio.
|