Mi kaj la Pekinaj Olimpikoj


 

Skizo de Olimpikaj ĉampionoj (V)



Liu Zige: leganto de klasikaj verkoj

La 14-an de aǔgusto, en la konkurso de la virina 200-metra papilia naĝo ĉina sportistino Liu Zige akiris ĉampionecon per 2 minutoj kaj 4.18 sekundoj, kaj per tio kreis novan mondan rekordon.

"Estas neimageble, ke la 19-jara Liu ne havas poŝtelefonon nek tekkomputilon. Ŝi atentas nur pri plirapidigo de sia naĝo," diris Qin Bin, estro de la naĝista teamo.

Pli surprize estas, ke ŝi sin distras per legado de klasikaj verkoj, kiaj Analekto de Konfuceo kaj Klasikaĵo de Taǔo kaj Virto. Liu diris, ke legado de tiuj verkoj povas ŝin kvietigi.
Kiel aliaj knabinoj, kiuj adoras stelojn, sur la muro de ŝia ĉambro pendas multaj fotoj de usona sportisto Michael Phelps. Ŝi ofte sin kuraĝigas per rekordoj de Phelps.

Yin Jian: cele al nova rekordo

La 20-an de aǔgusto la 30-jara Yin Jian fariĝis ĉampionino per supereco je unu poento en la virina veltabulado kaj kreis novan historion de la veltabulado de Ĉinio.

En la Atenaj Olimpikoj Yin gajnis arĝentan medalon tiuevente. "Mi persistas ĝis hodiaǔ ĝuste por la rekordo," diris Yin post konkurso.

Yin naskiĝis kaj kreskis ĉe lago, tamen antaǔ aliĝo al la provinca teamo ŝi neniam vidis maron. Dum fiŝo-kaptado kune kun la patro, ŝi vidis veltabuladon kaj estis fascinita de tiu ĉi sporto. "Ni sendis ŝin al akva lernejo por fortigi ŝian korpon. Ni ne volis, ke ŝi faru fiŝkaptadon dum la tuta vivo kiel ni..." La patrino de Yin ne anticipis, ke la filino fine fariĝis mondkonata "fiŝkaptistino".