"Eklaboru!" Frumatene, je tiu krio
la 53-jara kamparano Chen Guanming el Xuzhou de Jiangsu-provinco
puŝis sian "doman triciklon" kaj tiamaniere komencis
sian laboron kiel kutime.
Sur la trotuaro antaŭ la "Birdnesto" Chen Guanming
jen kaj jen haltigis sian triciklon por kolekti la cigaredstumpojn,
paperpecojn kaj aliajn kaj metis ilin en sian sakon.
"Mi scias, ke mi mem ne povas kolekti ĉiujn
forĵetaĵojn. Se ĉiuj homoj faros tion kiel mi, la medio estos
pli bona. Ĉu ne?" Chen Guanming diris, ke la medioprotektado,
pureco kaj civilizita agado estas simbolo de urba aspekto
kaj li volas influi ĉiujn proksimulojn per sia konduto.
 Efektive,
post la jaro 2001 kiam Pekino gajnis rajton gastigi la Olimpikojn,
Chen Guanming komencis sian agadon "Vojaĝi tricikle tra
la lando por la Pekinaj Olimpikoj". En la pasintaj 7
jaroj li atingis 31 provincojn, municipojn, aŭtonomajn regionojn,
Hongkong kaj Makaon, vojaĝinte pli ol 65 mil kilometrojn kaj
preteriris pli ol 1100 urbojn. En julio de 2008 li atingis
Pekinon kaj komencis sian laboron kiel volontulo de la Olimpikoj:
kolekti forĵetaĵojn ĉirkaŭ la Nacia Stadiono de Ĉinio. Eluzinte
18 parojn da ŝuoj kaj ŝanĝinte 16 pneŭojn dum la vojaĝo Chen
Guanming estis nomata "frenezulo por la Olimpikoj".
|