Plej aflikta
momento
La
19-an de aŭgusto en la premio-dona ceremonio de la 105-kilograma
vira halterlevado 26-jara germana gajninto de la ĉampioneco
Matthias Steiner alte levis la foton de sia mortinta edzino
por memorigi ŝin per la ora medalo de la Olimpikoj.
En julio de la pasinta jaro la edzino de Steiner
mortis pro trafika akcidento. De tiam li ĉiam portas kun si
la foton de sia edzino, kaj la peniga trejnado fariĝis lia
ununura rimedo por mildigi malĝojon kaj sopiron. Gajninte
la oran medalon Steiner diris: "Mia tuta espero estas,
ke mia edzino vidu mian sukceson. Mi ne estas superstiĉa,
sed certa, ke mia edzino rigardas min, ŝi estas en mia koro
kaj donas al mi kuraĝon kaj forton. Mia sukceso estas donaco
al mia edzino."
Plej emocia momento
Nur 10 tagojn antaŭ la Pekinaj Olimpikoj la delegacio
de Irako gajnis kvalifikon por partopreni en la Pekinaj Olimpikoj.
Kvankam la sportistoj de kanuado sin vestis en malnovaj T-ĉemizoj,
kaj sportistino Dana Hussein en malnovaj ŝuoj, ili brave konkursis,
montrante la spiriton de Olimpikoj.
En la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, kiam la delegacio de Irako
aperis en la Nacia Stadiono, ĉinaj spektantoj bonvenigis ilin
per varma aplaŭdado. Informiĝinte pri ilia malfacilo, ĉinaj
retumantoj aĉetis speciale por ili ŝuojn, vestojn, talismanojn
de la Pekinaj Olimpikoj kaj aliajn kun ĉinaj karakterizaĵoj.
"Kvankam ni estas malproksime de nia hejmloko, tamen
ni sentis varmon en Ĉinio. Se vi havas ŝancon, vizitu Bagdadon,
por ke ni povu rekompenci vin!" tion diris trejnisto
de la iraka delegacio.
Plej
firma momento
Ŝi
nomiĝas Natalia Partyka, knabino denaske kripla je dekstra
brako. Ŝi estas nomita pollanda "Venuso", naskito
por tabloteniso.
En la 13-a de aŭgusto, reprezentante pollandan
tablotenisan teamon, ŝi konkursis kun sportistino el Hongkong
de Ĉinio. Kvankam ŝi malvenkis la rivalon per malgrandaj poentoj,
tamen tiu ĉi unubraka sportistino gajnis respekton kaj varman
aplaŭdadon de ĉiuj spektantoj.
 Same
firma kiel ŝi estas naĝistino Natalie Du Toit el Sud-Afriko,
kiu perdis sian maldekstran kruron. Ŝi 24-jara estas unu el
la 25 naĝistinoj gajnintaj kvalifikon por la 10-kilometra
virina maratona naĝado de la Pekinaj Olimpikoj kaj gajnis
la 16-an lokon en la konkurso.
Plej ĝojiga momento
 "Unu
ora medalo de la Monda Ĉampioneca Konkurso valoras 3 mil eŭrojn,
kaj mi partoprenas konkursojn kiel eble plej multe por gajni
pli multe da mono." 33-jara Oksana Chusovitina "batalis"
sur la konkursejo de gimnastiko por sia malsana filo.
En 2002 pliaĝa filo de Chusovitina malsaniĝis
je leŭkemio. Pro alta pago por kuracado 26-jara Chusovitina
revenis al la konkursejo de gimnastiko kaj klopodis por fariĝi
kompleta sportistino. Por havigi al si kiel eble plej multajn
ŝancojn gajnantajn monpremion, ŝi ĉiam partoprenis konkursojn
kiel eble plej multe kaj sin anoncis por ĉiuj 4 disciplinoj
de la gimnastiko.
La Pekinaj Olimpikoj estas la kvinaj Olimpikoj,
kiujn ŝi partoprenis. Ŝi gajnis arĝentan medalon en ĉevalado.
Ĝojiga estas ankaŭ tio, ke la malsano de ŝia filo multe mildiĝas.
La 21-an de aŭgusto fama ĉina gimnastika ekssportisto
Li Ning en la nomo de la Fondaĵo Li Ning donacis 20 mil eŭrojn
al Chusovitina por kuracado de ŝia filo.
|