Iraka sportistino
Dana Hussein Abdul-Razzaq estis eliminita en la unua raǔndo
de 100-metra vet-kurado en la Pekinaj Olimpikoj je la rezulto
de 12.36 sekundoj. Ŝia apero en la Pekinaj Olimpikoj estis
momenta, tamen nin kortuŝis rakonto pri ŝia longa kaj peniga
trejnado.
Dana komencis ekzerci sin per kurado ekde 2003.
Sur milit-detruita trejnejo ŝi en malnovaj ŝuoj persistis
en trejnado kaj ŝia plej granda revo estis partopreni en la
Olimpikoj. Aliaj sportistoj sin preparis por la Olimpikoj
per ŝvito, sed ŝi per la vivo. En novembro 2007, kiam Dana
faris ekzercadon sur trejnejo, paf! kuglo flugis preter ŝi
kaj trafis arbon apud ŝi. Antaǔ ol ŝi komprenis kio okazis,
alian pafon ŝi aǔdis. Dana instinkte ĉesis kuri kaj kaǔriĝis.
Ŝi sentis malvarman venton preterblovi sian piedon, estis
alia kuglo! Dana svenis pro timo.
Proksimiĝis la Pekinaj Olimpikoj kaj de tio multe
ĝojis Dana. Tamen en majo 2008 la iraka registaro deklaris
malorganizi la antaǔan Irakan Olimpikan Komitaton. La Internacia
Olimpika Komitato sekve senrajtigis la kvalifikon de irakaj
sportistoj por la Pekinaj Olimpikoj. Informiĝinte pri tio,
Dana profunde desapontiĝis. Ŝia trejnisto konsolis ŝin, ke
post kvar jaroj ŝi povos partopreni la Londonajn Olimpikojn.
Ŝi veis senpripense: "En tia stato de Irako, mi ne scias
ĉu mi povos vivi ĝis 2012..."
La 29-an de julio IOK deklaris, ke Irako povos
sendi delegacion al la Pekinaj Olimpikoj. Dana ploris pro
la denove akirita ŝanco. En la 16-a de aǔgusto ŝi, portante
siajn malnovajn ŝuojn aĉetitajn en Jordanio, staris sur la
kurejo de la Pekinaj Olimpikoj.
Respondi al alvoko de la Pekinaj Olimpikoj kaj
partopreni en paca kunveno de la homaro okazanta en ĉiu kvara
jaro, Dana per sia agado eksplikis la Olimpikan spiriton harmonian
kaj belan. En la 21-a de aǔgusto antaǔ ol forlasi Pekinon,
Dana diris al raportisto: "Fakte, ne gravas, kioman lokon
mi akiris dum la konkurso en la Olimpikoj. Estas triumfo,
ke mi povis reprezenti Irakon kaj stari sur la kurejo de la
Pekinaj Olimpikoj..."
|
|
|
Iraka sportistino
Dana |
Dana en la Vilaĝo
de la Pekinaj Olimpikoj |
Dana kun ĉina nodo,
donaco de ĉina amiko |
|
|
|
Dana kaj aliaj irakaj
sportistoj en la Vilaĝo de la Pekinaj Olimpikoj |
Dana adiaǔas ĉinajn
amikojn. |
|
|