Lastatempe mi ricevis
donacon de Gao Yunhua dum intervjuo en la hejmo de handikapuloj
en Shichahai-plansetlejo, Pekino, tio estas pendaĵo farita
el blankaj, flavaj kaj verdaj bidoj. Pro cerba malsano, nefacile
moviĝas la manoj de Gao Yunhua, do ŝi certe uzis longan tempon
por surfadenigi la bidojn. Ŝi insiste donis al mi la pendaĵon
ĵus faritan kiel donacon, dirante: "Kiel raportisto,
vi estas tre laca pro la laboro. Mi dankas vin pro via atento
al handikapuloj."
La hejmo de handikapuloj situas en kvadrata korto
kun domoj el bluaj brikoj kaj grizaj tegoloj. En tiu ĉi korto
estas ĉambro por rulseĝa tabloteniso kaj tiu por eksponi pentraĵojn
kaj kaligrafaĵojn faritajn de handikapuloj.
Ĉiuj instalaĵoj en la hejmo estas senpage servantaj
al handikapuloj.
En la ĉambro de komputiloj kelkaj blinduloj "legas"
novaĵojn per speciala klavaro kun brajlo kaj parolebla softvaro.
Dum la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj, ili facile konis la
ludojn per la tieaj paroleblaj komputiloj. Por kontentigi
ilian bezonon, la Pekina Federacio de Handikapuloj venigis
instruiston pri komputilo por doni al ili helpon.
En la hejmo la plej granda kaj kompare pli perfekta
estas la "Resaniga Ĉambro" kun areo de ĉirkaŭ 50
kvadrataj metroj. Mi opinias, ke ĝi estas efektive prilaborejo
de meti-artaĵoj. Chen Hong, respondeculo de la hejmo, diris
al mi, ke la hejmo de handikapuloj respondecas pri vendado
de la meti-artaĵoj faritaj de handikapuloj al difinitaj vendejoj
kaj pagas al la handikapuloj laŭ ilia laboro. La krudaj materialoj
estas senpage liveritaj de la registaro. En la hejmo la minimuma
enspezo de handikapuloj estas ĉirkaŭ 300 juanoj (ĉ. 30 eŭroj)
monate.
En Pekino ekzistas ĉirkaŭ 1500 tiaj hejmoj por
handikapuloj. Ili funkcias en diversaj plansetlejoj, urbetoj
kaj vilaĝoj.
Tiuj hejmoj liveras servojn ĉefe al la ĉelokaj
handikapuloj, ekzemple pri resanigo, edukado, enoficigo, socia
garantio, defendo de rajtoj, ĉiutaga zorgo, kultura kaj sporta
aktivadoj, ktp. En la hejmo handikapuloj povas lerni ne nur
teknikon, sed ankaŭ pozitive vizaĝi al la vivo. Kelkaj handikapuloj
trejnitaj en la hejmo ricevis kontentigan laboron.
Laŭ statistiko de la Ĉina Federacio de Handikapuloj
vivas en Pekino ĉirkaŭ miliono da handikapuloj, kiuj konsistigas
6.49% de la totala loĝantaro de la urbo. En la tuta lando
estas pli ol 83 milionoj da handikapuloj.
Por ke oni atentu la aferojn de la handikapuloj,
Ĉinio publikigis en 1990 la "Leĝon por garantii rajtojn
de la handikapuloj". Kaj poste estis sinsekve ellaboritaj
serioj da leĝoj kaj regularoj por garantii rajtojn de la handikapuloj.
Laŭ nekompleta statistiko ekzistas en Ĉinio pli ol 50 leĝoj
koncernantaj la handikapulojn. Protektate de tiuj leĝoj, multaj
handikapuloj de Ĉinio vivas feliĉe.
En la hejmo de handikapuloj iuj blinduloj lernis
masaĝon, kiu jam fariĝis ĉefa profesio de blinduloj, aliaj
ellernis akortigi pianon kaj triaj malfermis vendejojn sur
interreto.
En la hejmo handikapuloj povas ne nur ĝui senpagan
zorgadon, sed ankaŭ ĉeesti diversajn aktivadojn kulturajn
kaj sportajn, krome, ĝui tagmanĝon ĉi tie. "Mi sentas
min tre ĝoja ĉi tie kaj alvenas ĉiutage," diris iu handikapulo,
ridetante.
Se la socio liveras tion, kion bezonas la handikapuloj,
ili rekompencas la socion per sia memfido kaj aktiva sinteno
de la vivo.
|
|
|
Valora donaco |
Korpoekzerco en la
hejmo de handikapuloj |
En la korto de la
hejmo de handikapuloj |
|
|
|
Surdamutuloj lernantaj
dancadon kun ventumilo |
Farado de ĉina nodo |
Manfarado de meti-artaĵoj |
|
|
|
Meti-artaĵoj faritaj
de handikapuloj |
Aŭskultado de rakonto
per komputiloj |
Lernigi al ili kuirarton |
|
|
|
En la resaniga ĉambro
|
Handikapuloj kun
cerba malsano en lernado de plaktado |
|
|