 La
29-an de julio komforta kvadrata korto kun klasika stilo sidanta
norde de la vidindejo Shichahai, Pekino, bonvenigis du germanajn
turistojn. Ili estis la unuaj alilandanoj, kiuj loĝis en la
"Olimpika familio" de Pekino. Ili tie restis kvin
tagojn.
Ĝi estas unu el la 598 "Olimpikaj familioj"
de Pekino.
Por ke alilandaj turistoj spertu la vivon de
ordinaraj urbanoj, la pekina registaro startigis la programon
"Olimpika familio". Tio interesis nemalmultajn alilandajn
turistojn.
 Matene
de la 30-a de julio germanaj gastoj Simony kaj Peter ellitiĝis
kaj prenis la matenmanĝon el teo, hami-melono, fromaĝo kaj
bakita pano, preparitan de gastigantino Wang Zhixi.
La manĝejo estas duonferma. Apud ĝi floras granatujoj
kaj kantas kalandroj. Dum manĝado oni povas ĝui agrablan etoson
de la malnova kvadrata korto de Pekino.
Simony diris, ke li loĝis tie por sperti la ĉiutagan
vivon de pekinanoj kaj ĝui facilan trafikon de la urbo. Simony
venis al Ĉinio unu monaton antaǔe kaj Peter speciale veturis
en Ĉinion por feriado. Ili planis viziti ankaǔ aliajn lokojn.
Preparante matenmanĝon, Wang instruis al ili
paroli ĉine. Oni diris, ke tiu ĉi familio komencis akcepti
en- kaj eksterlandajn gastojn jam en 2003. Por tion fari Wang
kaj ŝia edzo lernis la anglan lingvon du jarojn.
Nun Wang povas konigi per la angla kaj japana
lingvoj al la gastoj malnovan kvadratan korton de Pekino.
Ŝi deziras lernigi la pekinan dialekton al alilandaj gastoj,
kiujn interesas tio.
Wang diris, ke kun proksimiĝo de la Olimpikoj
pli kaj pli da alilandaj turistoj vizitos la kvadratajn kortojn,
en ŝian korton venos post nelonge du grupoj da mendintaj gastoj.
"Ni faros ĉion eblan por ke alilandaj vizitantoj sentu
ĉi tie sin kiel hejme, kaj konigu al ili la favorecon kaj
gastamecon de la ĉina popolo. Ni esperas ankaŭ, ke ili ĝuos
ĝentilecon kaj amikecon de la ĉina popolo dum ilia resto en
Pekino."
|