Mi kaj la Pekinaj Olimpikoj


 

Elekto de Natalie Du Toit

de ZHAO XI kaj CHEN RAN


La 17-an de septembro okazis en "Birdnesto" -- Nacia Stadiono de Ĉinio la ferma ceremonio de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. Natalie Du Toit (maldekstre) el Sud-Afriko gajnis la premion "Brava luktado". La 90 mil spektantoj en la "Birdnesto" gratulis ŝin per varma aplaŭdo.

Natalie Du Toit naskiĝis en Kaburbo de Sud-Afriko en la 29-a de januaro 1984 kaj fariĝis membro de la nacia naĝa teamo en 1998. Februare de 2001 ŝi perdis sian maldekstran kruron pro trafika akcidento. Sed post 3 monatoj ŝi refoje aperis en naĝejo.

Ĉu handikapuloj povas konkursi kun sanuloj, eĉ venki ilin? Natalie Du Toit donis jesan respondon. En la Pekinaj Olimpikoj ŝi, kiel la unua handikapita sportistino partoprenanta la somerajn Olimpikojn en la historio de la Olimpikoj, gajnis la 16-an lokon en la konkurso de la 10-kilometra virina maratona naĝado. Pro tio ŝi fariĝis famulo vaste konata en Pekino kaj idolo ne nur de handikapuloj sed ankaŭ de sanuloj.

En la 7-14-a de septembro en la konkursoj de la S9-a naĝado ŝi gajnis 5 orajn medalojn.

Akceptante intervjuon post la konkursoj ŝi diris, ke ŝi diziras partopreni la Londonajn Olimpikojn kaj la Londonajn Handikapulajn Olimpikojn post 4 jaroj.

Ŝi diris ankaŭ: "En la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj mi realigis mian celon gajni 5 orajn medalojn. Tio estas granda sukceso en mia vivo. Mi tre atendas la Olimpikojn kaj Handikapulajn Olimpikojn okazontajn en Londono en 2012, kun espero enviciĝi inter la unuaj 10 lokoj en la konkurso de la 10-kilometra virina maratona naĝado en la Londonaj Olimpikoj, kaj partopreni konkursojn de pliaj 2 disciplinoj surbaze de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en la Londonaj Handikapulaj Olimpikoj."

Preparado antaŭ konkurso
Ensalto en naĝejon
Rigardo de sia rezulto
Akcepto de intervjuo