|
Peng Fengling en
la ceremonio
de malfermo de la Vilaĝo
de Handikapulaj Olimpikoj |
En la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj la ĉina teamo
venkis la britan en la matĉo de virina rulseĝa korbopilko
per 57 kontraŭ 38 kaj okupis la 7-an lokon.
Peng Fengling estas avanulo kaj ĉefa ludanto de
la ĉina virina rulseĝa korbopilka teamo. Dekkelkajn tagojn
antaŭ la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj ŝi vundis sin en trejnado
kaj pro tio ŝi restis kiel anstataŭa ludanto dum longa tempo
en la ludado. Ŝi diris: "Kiel ĉagrene por mi vundiĝi
antaŭ la Handikapulaj Olimpikoj!"
Ŝi naskiĝis en antaŭurbo de Pekino. En 2004,
kiam ŝi lernis en supera mezlernejo, ŝi perdis sian maldekstran
gambon pro malsano. Tio sendube estis peza bato al tiu 15-jara
knabino. Ŝi diris: "Mi tiam tre malĝojis. Kiam miaj kunlernantoj
iris al eksterdoma trejnado, mi sole restis en klasĉambro
kaj multajn aferojn mi ne povis mem fari." Peng Fengling
estis tre silentema en tiu tempo. Poste trejnisto de la Pekina
Federacio de Handikapuloj venis al ŝia lernejo por elekti
sportistojn kaj ŝi estis elektita por partopreni provan trejnadon.
Peng Fengling diris: "Tiam mi ne ŝatis sporton, kaj mi
estis tre maldika, sed la staturo alta." Pro la insisto
de la trejnisto Peng Fengling iris al Pekino por prova trejnado.
Fine ŝi estis elektita kiel membro de la ĉina virina sidanta
flugpilka teamo. Post unu jaro oni fondis ĉinan virinan rulseĝan
korbopilkan teamon kaj ŝi fariĝis ĝia membro.
|
Peng Fengling kaj
sportisto de la vira rulseĝa
korbopilka teamo en la Vilaĝo de
Handikapulaj Olimpikoj |
Nun Peng Fengling estas tre optimisma kaj ĉiam
havas rideton sur la vizaĝo. Ŝi diris, ke sporto alportis
al ŝi ĝojon. "Sporto plivastigis mian vidkampon. Mi trovis,
ke efektive mi estas sama kiel sanuloj kaj povas fari multajn
aferojn per mia penado. La estonteco estas malfacile antaŭvidebla
kaj mi nur devas optimisme alfronti ĉian malfeliĉon."
Ŝi diris ankaŭ, ke en la lastaj jaroj ŝi konatiĝis kun multaj
amikoj, tio estas rikolto alportita de sporto.
En la jaro 2007 kiel unu el la reprezentantoj
de handikapuloj, Peng Fengling partoprenis aktivadon sperti
senbarajn instalaĵojn en Pekino. Ŝi diris: "La konstruado
de senbaraj instalaĵoj en Pekino multe progresis en la lastaj
jaroj, tio faciligis veturadon kaj vivon de handikapuloj.
Krome la socio donis pli kaj pli grandan prizorgon al handikapuloj,
tion ni spertis en nia ĉiutaga vivo. "
|