Veni al Ĉinio estas facile, tamen koni ĉinojn
kaj ilian kulturon -- multe pli komplike. Sporto povas stimuli
homojn, tio estas konata de ĉiuj. En fremda Ĉinio aǔdi aplaǔdon
de ĉinoj estas por mi mirinda ĝuo.
Mi ne zorgas, ke oni min laǔdas aǔ kritikas,
ĉar por mi, basketbalo estas sporto por interŝanĝi intereson
kun aliaj. Tamen mi devas konfesi, ke oni devas akomodiĝi
al la ĉina regularo de basketbalo-ludado, fakte, tio bezonas
tempon por fremdlandano. Antaǔ komenciĝo de la matĉo ĉiuj
staras ronde, iu turnas la pilkon en la manplato por decidi
ludantojn de ambaŭ flankoj kaj la flankon de la ludejo. Tiu
deviga maniero en la organizado de matĉo ofte kaŭzas malekvilibron
inter la du teamoj, tamen estas ĝojige vidi ĉinojn praktiki
la sporton de okcidentanoj, tial neniu zorgas pri la rezulto.
Fakte,
nur unu basketbalo kaj kelkaj sportaj ŝuoj povas kunigi homojn
malgraǔ malsameco de iliaj lingvo kaj kulturo. Mi opinias,
ke junaj ĉinoj havas grandan entuziasmon por basketbalo kaj
ankaǔ pasion por ludo kun alilandanoj. Oni neniel povas subtaksi
la rolon de Yao Ming. Pro lia brila ludo en NBA ĉinaj fanoj
kredas, ke ili ne nur apartenas al lokaj konkursoj, sed ankaǔ
ne mankigeblas al internaciaj konkursejoj.
Veninte al Pekino, mi surprize trovis, ke en
la urbo abundas basketbalejoj kaj multas studentoj amantaj
basketbalon. Kvankam ili plejparte estas novuloj kaj ludas
nur por sin distri, tamen ilia entuziasmo por tiu sporto forte
inspiras min. Mi pensas, ke tio estas ŝuldata al entreprenistoj
de basketbalejoj. Pro tio, ke ili emfazas la kvanton de basketbalejoj,
sed ne la kvaliton, kaj permesas ke oni dividas basketbalejon
en du partojn, ili ebligas al pli da homoj partopreni en la
ludado. La partopreno de diversaj homoj ja estas signifo de
la sporto.
En Wudaokou de Haidian-distrikto, Pekino, kie
multas studentoj, min surprizis la populareco de la angla
lingvo en basketbalejoj. Tion oni devas ŝuldi eble al la rolo
de Usono en popularigo de basketbalo. Ekzemple "fari
ŝlemo-ŝoton post stafetado en la aero" kaj aliaj terminoj
ne havas adekvatajn tradukojn en la ĉina lingvo. Ĉinaj fanoj
plejparte konas bone la nomojn de plej ŝatataj teamoj kaj
ludistoj de NBA. Kompreneble, Yao Ming estas la plej ŝatata.
Liaj kolegoj Tracy McGrady kaj Allen Iverson nealta, sed tre
kurrapida estas vaste konataj. Influate de la basketbala kulturo
de Usono, multaj ĉinaj fanoj provas fari malfacilajn movojn
dum matĉoj por manifesti sian lertecon, tamen tio estas nur
parto de matĉo.
Basketbalo enradikiĝis en la sporta spirito de
ĉinoj. Televidaj stacioj ofte elsendas ludojn de NBA, kaj
matĉojn de la Ĉina Basketbala Asocio (ĈBA). Ĉinaj amikoj diris
al mi, ke ili revas vidi la ĉinan basketbalan teamon gajni
oran medalon en la Olimpikoj. En la Monda Ĉampioneca Konkurso
de FIBA (Federacio de la Internacia Basketbala Asocio) okazinta
somere de la lasta jaro, la ĉina teamo enviciĝis inter la
teamoj de la antaŭaj 16 lokoj gvidate de Yao Ming, sed malvenkis
en la matĉo kun la greka teamo, kiu poste venkis la usonan.
Tion sciante, oni facile komprenas la kreskantan
pasion de ĉinoj al basketbalo, kaj ankaŭ alilandanoj povas
pli facile koni la ĉinan kulturon. Eĉ en frosta vintro de
Pekino oni ankoraǔ povas vidi ŝvitantajn ludantojn en basketbalejoj;
dum la Printempa Festo oni povas aǔdi dribladon kaj huraojn.
Por mi ili estas kvazaŭ agrabla muziko. Tio estas avantaĝo
de tutglobiĝo: eĉ simpla basketbalo povas liveri maloftan
ŝancon por la interŝanĝo kun lokanoj. Sporto ja fariĝis la
monda lingvo.
Surmetu sportveston kaj kunportu basketbalon,
kaj ni renkontiĝu en sportejo!
-----------------------------------------
* La aŭtoro estas usona studento en Ĉinio.
|