En la ceremonio de la kolektado de sankta fajro por la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj (PHO), svelta kaj gracia knabino kvazaŭ
Diino kolektis fajron de la suno antaŭ la Halo de Preĝo por
Riĉa Rikolto.
Tiu ĉi fajro-kolektanto estas daktilologia gvidanto
en la Ĉina Handikapula Ensemblo.
Ŝi, kiu prezentiĝis jam en la fermo de la Atenaj
Olimpikoj, surdiĝis pro troa uzado de antibiotiko en la infaneco.
Sed ŝi venkis ĉiujn malfacilojn kaj briligis sian vivon.
Fajro-kolektado
La 28-an de aŭgusto, okazis fajro-bruliga ceremonio
kaj torĉa stafetado de PHO antaŭ la Halo de Preĝo por Riĉa
Rikolto en la parko Ĉiela Altaro de Pekino.
Altstatura Jiang Xintian en blanka robo disetendis
siajn brakojn kun rigardo supren al la ĉielo kaj malsupren
al la tero por esprimi al ili senliman respekton; poste ŝi
denove etendis siajn brakojn por brakumi la sunan lumon por
transdoni la plej bonan deziron al la mondo.
Post tio, ŝi duonkaŭriĝis kaj etendis la fajrilon
de torĉo al konkava spegulo. Post momento ekbrulis la torĉo
de PHO.
 "Mi
estas fiera kiel reprezentanto de la 80 milionoj da handikapuloj
de Ĉinio," diris la 24-jara Jiang Xintian " en signolingvo.
Kiam Jiang Xintian estis 3-monata, ŝi malsanis
je pulmito. Pro troa uzado de antibiotiko ŝi surdiĝis. Antaŭ
la subita malfeliĉo, ŝiaj gepatroj foje perdis la esperon,
sed fine ili decidis malcedi al la malfeliĉo.
Parolo-trejnado estas malfacila. Por povi prononci
simplan sonon "a", Jiang Xintian devis ekzerci sin
longan tempon. La enuiga lernado multe ĉagrenis ŝin, kaj ofte
ŝia patrino kaj ŝi kune larmis.
Tial, kiam Jiang Xintian sukcesis elparoli la
unuan vorton "patrino" en la aĝo de 3 jaroj, kvankam
neklare, ŝian patrino multe emociiĝis. Ŝi tuj registri la
sonon kaj ripetfoje aŭskultis ĝin.
Jam tiam, Jiang Xintian povis mem aĉeti suĉglaciaĵojn
-- unu por si mem, kaj la alian por sia patrino. "Tiam
mi estis certa, ke Xintian kapablos zorgi sin mem en la vivo,"
diris la patrino de Jiang.
Flegate de amo, Jiang Xintian kreskis kaj ekamis
artan prezentadon. En 2003 ŝi ĉeestis la konkurson de tutmondaj
fraŭlinoj en ĉina regiono kaj gajnis "Premion pro atento
de vehikloj" kaj "Specialan honoran premion"
instalitan de la organiza komitato speciale por ŝi. Krome,
ŝi estis nomumita kiel speciala figura ambasadoro de tiu ĉi
konkurso. Poste, ŝi estis elektita de la Ĉina Handikapula
Ensemblo kiel gvidanto de daktilologio.
Senĉece klopodi por realigi la revon
"En mia estonta vivvojo mi certe kuraĝe
akceptos ĉian provon kiel Helen Keller," skribis Jiang
Xintian en sia taglibro kiam ŝi lernis en elementa lernejo.
Nun Jiang Xintian ĉiam kun rideto klopodas por
realigi sian revon.
Por la Pekinaj Olimpikoj kaj PHO, la Ĉina Handikapula Ensemblo
kreis grandan teatraĵon "Mia Revo", kaj Jiang Xintian
la unua sursceniĝis por gesti la poemon "Mia Revo":
La vivo akompanata ĉiam de sopiro, revo
Ni ĝuu la sunan lumon sen ĉeso...
Nun Jiang Xintian jam realigis sian revon pri
lernado en universitato kaj fariĝis studento de la Pekina
Unuigita Universitato. "Mi lernis multe tie, sed pro
ofta prezentado mi estas tre okupita," diris Jiang Xintian.
Pri sia estonta vivo Jiang diris, ke ŝi volas
daŭre sin okupi pri la aferoj koncernaj al handikapuloj.
" Ni ja ne estas malfeliĉaj, sed malfacilaj.
Mi senĉese klopodas por realigi miajn revojn." Tion "diris"
Jiang Xintian, radiante de ĝojo.
|