Posttagmeze de la 2-a de aŭgusto, la 31-jara
kanadano Scott mallaŭte kantis la kanton "Pekino Bonvenigas
Vin" en la paŭzo inter la lecionoj de trejnado por eksterlandaj
volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj.
Tiutage, Scott kaj liaj kunlernantoj ellernis
kelkajn frazojn ofte uzatajn en la ĉina lingvo kaj gestojn
por bonveno. Kvankam Scott nur parolas malmultajn ĉinajn vortojn,
tamen li opinias, ke tio ne malhelpas la volontulan interŝanĝon.
Kiel "servanto por spektantoj en publikaj
lokoj" de la Pekinaj Olimpikoj, Scott oficiale "eklaboros"
post kelkaj tagoj.
"Lerninte la tutan tagon, mi sentas min neniom
laca," tion diris altastatura Scott kun rideto. Antaŭ
unu jaro, la geedzoj de Scott venis al Pekino de Toronto,
Kanado, por instrui en iu internacia lernejo. En la pasinta
jaro, ili propraokule vidis la preparadon de Pekino kaj Ĉinio
por la Olimpikoj. "Pekino boniĝas pli kaj pli, kaj dum
la gastigado de la Olimpikoj certe prezentiĝos al la mondo
brila Ĉinio," diris Scott, "kvankam mi vivis nur
unu jaron en Pekino, tamen mi tre amas ĝin. Mi amas Ĉinion."
En Kanado, la sport-amantaj geedzoj de Scott
ofte laboris kiel volontuloj por publikaj interesoj en ferioj.
Pro amo al la Olimpikoj kaj Pekino, ili antaŭlonge cerbumis
pri partopreno de la Pekinaj Olimpikoj. Antaŭ kelkaj monatoj,
ili informiĝis, ke la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
varbas volontulojn, do ili sin anoncis per interreto kaj glate
pasigis la vid-al-vidan ekzamenon. Post tri semajnoj, ili
ricevis konfirmilon de volontulo. "Tiam, mi kaj mia edzino
forte ekscitiĝis, ĉar realiĝis nia deziro kontribui al la
Olimpikoj en la someraj ferioj."
Iu ĉina amiko de Scott nomas lin Chao Ren (Superhomo).
"Mi tre ŝatas tiun nomon," diris Scott kun rideto.
|