Tre zigzagan vojon iris ĉinoj por realigi sian
sonĝon pri Olimpikoj. Sinjoro He Zhenliang estas spertinto
kaj atestanto de serioj da gravaj eventoj en la historioj
de ĉina sporta diplomatio kaj internaciaj olimpikoj de la
50-aj jaroj de la 20-a jarcento. Li iam laboris kiel la unua
vicprezidanto de la Internacia Olimpika Komitato kaj vicprezidanto
de la Ŝtata Sporta Komisiono de Ĉinio, kaj estas nomita "Olimpika
sinjoro de Ĉinio". Jen lia rememoro pri iuj neforgeseblaj
aferoj koncerne la Olimpikojn.
La nacia flago de la nova Ĉinio unuafoje
hisiĝis en sportkunveno de Olimpikoj
Rigardante la unuan foton, He Zhenliang diris:
" Ĝi estas pri flaghisa ceremonio farita tagmeze de la
tago, kiam ni atingis Helsinkon." Kvankam forpasis pli
ol 50 jaroj, tamen li ankoraŭ klare memoras ĉiujn personojn
en la foto.
De la 19-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto, 1952,
okazis la 15-aj Olimpikoj en Helsinko, ĉefurbo de Finnlando.
La Ĉina Popola Respubliko unuafoje sendis sportan delegacion
al la Olimpikoj. Tiam He Zhenliang estis 22-jara kaj laboris
kiel tradukisto de la delegacio. Li neniam pensis, ke tiu
vojaĝo markis komencon de lia sporta kariero.
Kvankam Ĉinio gajnis neniun medalon en la Helsinkaj
Olimpikoj, tamen tiu afero mem portis gravan signifon: venis
la nova Ĉinio al la Olimpikoj!
"De nun ĈPR suriris la mondan sportan
scenejon"
Post la Helsinkaj Olimpikoj, en majo de 1954,
la Internacia Olimpika Komitato (IOK) aprobis la rezolucion,
ke IOK agnoskas, ke la Tutlanda Sporta Federacio de Ĉinio
estas reprezentanto de la Ĉina Olimpika Komitato, kaj Taiwan
anoncis eksiĝon el IOK. Sed, la tiama prezidanto de IOK Arery
Brundage, sen diskuto de la plena kunveno de IOK, enŝovis
la "Ĉinan Respublikon" ( Taiwan) en la liston de
ŝtataj olimpikaj komitatoj agnoskitaj de IOK.
Poste por kontraŭi politikan komploton pri "du
Ĉinioj", la registaro de la Ĉina Popola Respubliko faris
pli-ol-20-jaran batalon.
En la 25-a de oktobro, 1979, okazis kunveno de
IOK en japana urbo Nagojo, kie estis aprobita rezolucio per
62 voĉoj por, 10 kontraŭ, 1 sindeteno kaj 1 nevalida por sankcii
la leĝan pozicion de la Ĉina Olimpika Komitato (la ĉeftera
Olimpika Komitato de Ĉinio) en IOK, samtempe permesi al Taiwan
partopreni la Olimpikojn en la nomo de "Taibei de Ĉinio"
kaj "uzi kanton, flagon kaj emblemon malsamajn ol la
uzitajn kaj aprobotajn de IOK."
Tiu rezolucio havas gravan signifon en la historio
de la Olimpikoj de Ĉinio. En la ceremonio por festi tiun eventon
en la sama jaro, Deng Yingchao, unu el la tiamaj ŝtataj gvidantoj
de Ĉinio, diris: "De nun la Ĉina Popola Respubliko suriris
la mondan sportan scenejon." La vortoj de Deng Yingchao
forte emociis He Zhengliang.
Xu Haifeng gajnis la unuan oran medalon
por Ĉinio
En 1984, Ĉinio partoprenis la Los-Anĝelesajn
Olimpikojn en Usono. En la inaŭguro, kiam la ĉina delegacio
eniris la stadionon, la spektantoj stariĝis kaj hurais.
"Krom la gastiganta usona delegacio nur la
ĉina ricevis tian varman aklamon." Tiam He Zhenliang
sidis sur la podio kiel membro de IOK nov-elektita en 1981.
 En
la unua tago de la konkurso ĉina pafsportisto Xu Haifeng gajnis
la unuan oran medalon por Ĉinio, kaj ĝi estas ankaŭ la unua
medalo en ĉina olimpika historio.
Juan Antonio Samaranch, tiama prezidanto de IOK,
persone donis premion al li. "La oficperiodo de Samaranch
kiel prezidanto de IOK komenciĝis je fermo de la Moskvaj Olimpikoj.
Li ĝojis, ke kiel prezidanto de IOK, li donis la unuan medalon
en sia oficperiodo al ĉino. Tiu ora medalo estas la unua ne
nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la Los-Anĝelesaj Olimpikoj,"
diris He Zhenliang.
En la Los-Anĝelesaj Olimpikoj la ĉina delegacio
gajnis entute 15 orajn medalojn, 8 arĝentajn kaj 9 kuprajn
kaj okupis la 4-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj oraj medaloj.
"Tiam mia humoro estis tute malsama ol tiu en la Helsinkaj
Olimpikoj," fiere diris He Zhenliang.
Malsukceso en Monte Carlo
Montrante tiun ĉi foton, He Zhengliang diris:
" Ĝi forte malĝojigis min. Tiam mi estis ĉe la loko en
Monte Carlo. En la foto vidiĝis miaj gvidantoj kaj kelkaj
aktoroj, kiuj senescepte estas malĝojaj." Rememorante
tion, He Zhenliang ankoraŭ kuntiris siajn brovojn.
En la 23-a de septembro, 1993, Berlino, Sidnejo,
Manĉestro, Pekino kaj Istanbulo faris laŭvice raporton al
la plena kunveno de IOK. Post voĉdono, oni donis la koverton
enhavantan voĉdonan rezulton al Samaranch. "Sinjoro Samaranch
antaŭ ĉio esprimis sian dankon al la kvin urboj. Laŭ la angla
alfabeto Beijing (Pekino) estis la unua. Aŭdinte nomon de
Pekino, ĉiuj ĉinoj ekkriis de ĝojo kaj emocio. Sed kiam Samaranch
fine anoncis, ke la gastiganta urbo de la Olimpikoj en 2000
estos Sidnejo, ĉiuj ĉinoj stuporiĝis," diris He Zhenliang.
Kiam la ĉina delegacio revenis al Pekino, ilin
bonvenigis en flughaveno 1500 personoj kun floroj en la manoj
kaj rubando kun surskribo "Ĉiama Pekino, Proksimaj Olimpikoj".
"Ni revenis ne kun triumfo, sed estis bonvenigitaj
tiel solene kaj varme. Tio elmontris la persistemon de la
ĉina popolo. La provizora malvenko ne frakasis nian firman
volon. La vortoj sur la rubando profunde gravuriĝis en mia
memoro. Kvankam ni malsukcesis en petado de la gastigado de
la Olimpikoj en 2000, tamen mi daŭre laboris por tio, ĉar
mi kredis, ke ni certe sukcesos en invitado de Olimpikoj,"
diris He Zhenliang.
Revo realigita en Moskvo
"Kiun ajn decidon vi faros, ĝi registriĝos
en la historio. Sed nur unu decido kreos novan historion,"
tion diris He Zhenliang en sia raporto por peti rajton de
gastigado de la Olimpikoj, la 13-an de julio, 2001 en Moskvo,
ĉefurbo de Rusio.
Ok jarojn post 1993, Ĉinio multe disvolviĝis.
La voĉdona rezulto montris, ke Ĉinio gajnis rajton de gastigo
de la 29-aj Olimpikoj per balotiloj je 34 pli multaj ol Toronto,
kiu okupis la duan lokon en la balotado.
 Je
la 6-a horo posttagmeze laŭ moskva tempo, Samaranch suriris
la podion, malfermis la koverton kaj solene deklaris: La urbo,
kiu gastigos la 29-ajn Olimpikojn en 2008, estas Pekino!
Ĝojkrio, aplaŭdo, brakumo... ĉiuj membroj de la
ĉina delegacio eksaltis de ĝojo! Ekbolis Pekino!
|