Long Qingquan: Superu Halil Mutlu
La 10-an de aǔgusto Long Qingquan, ĉina halterlevisto,
gajnis ĉampionecon en la finalo de la 56-kilograma vira halterlevado
dum la Pekinaj Olimpikoj.
Menciinte sian senton post ĉampioniĝo, li diris:
"Mi ne povas diri, ke tio estas tute ekster mia atendo,
ĉar mi faris ĉion eblan por la ora medalo," poste li
aldonis: "Mi ja faris mian penadon por ĝi."
Multaj opinias, ke Long gajnis la ĉampionecon,
ĉar la turka "legenda figuro" Halil Mutlu ne partoprenis
la konkurson. Pro tio li humure diris: "Mi bedaŭras,
ke li ne venis. Kiam mi renkontos lin en la estonteco, mi
certe superos lin!"
Chen Yanqing: Dankon al mia trejnisto
La
11-an de aǔgusto veterana ĉina sportistino Chen Yanqing gajnis
la okan oran medalon por la ĉina delegacio en la 58-kilograma
virina halterlevo. La atingo rompis la de ŝi mem kreitajn
rekordojn de la dumana ekpuŝo kaj la totala poentaro de la
Olimpikoj.
"En la pasinteco kiam mi renkontis malfacilojn, miaj
superuloj konsolis min. Mi volas danki precipe mian trejniston
Cao Xinming, kiu instruis min 18 jarojn. Kiam mi estis en
malbona humoro, mi ofte elverŝis koleron sur lin," diris
Chen post sia ĉampioniĝo.
Zhang Xiangxiang: mi doktoriĝos
La
11-an de aǔgusto en la finalo de la 62-kilograma vira halterlevo
Zhang Xiangxiang gajnis oran medalon per la totala atingo
(319 kg).
Akirinte magistrecon, Zhang fariĝis sportisto
kun la plej alta universitata diplomo en la ĉina halterlevada
teamo. Lia patrino estis rigora al li de lia infaneco. Ŝi
diris: "Diplomo signifas scion. Skribaĵoj manifestas
la verkinton. Estas malbele, se belulo aĉe skribas. Belaj
skribaĵoj kaj flua angla lingvo estas pli bonaj." Kvankam
ŝia postulo estas severa, tamen Zhang plenumis ŝian deziron
kaj akiris magistrecon. Liaj gepatroj esperas, ke li daǔre
studos por doktoriĝo kaj postdoktoriĝo.
|