Mi kaj la Pekinaj Olimpikoj


 

Skizo de Olimpikaj ĉampionoj (III)



Wang Xin kaj Chen Ruolin: Kial oni maltrankviliĝas?

La 12-an de aǔgusto ĉinaj sportistinoj Wang Xin kaj Chen Ruolin ĉampioniĝis per 363.54 poentoj en la duopa turoplonĝo 10-metra. Tiu ora medalo estas 3-foje sinsekve gajnita de ĉinaj sportistinoj en Olimpikoj.

Post la konkurso la du 16-jaraj knabinoj estis bombarditaj de demandoj far raportistoj: "Multaj spertaj sportistoj maltrankviliĝas en la konkursado, pro tio ilia rezulto estas nebona. Kaj vi estas junaj, ĉu vi ne maltrankviliĝis?"

"Kial oni maltrankviliĝas?"

"Vi havas mallongajn harojn kiel knaboj. Ĉu vi ŝminkas vin kiel aliaj knabinoj en ordinaraj tagoj?"

"Kvankam nia hararo similas al tiu de knaboj, tamen nia koro restas knabineca."

"Wang Xin, hieraǔ estis la 16-jara datreveno de via naskiĝo. Ĉu vi ricevis donacon?"

"Jes, kelkajn."

"Kio plej plaĉas al vi?"

"Kolĉeno kaj bela vesto."

"Kion Chen Ruolin donacis al vi?"

"Chen donacis al mi... amikecon."

"Wang Xin, mi aǔdis, ke vi nomiĝis Wang Ruoxue antaǔe. Kial vi ŝanĝis vian nomon?"

"Ruoxue en la ĉina lingvo havas signifon de neĝo-simile kaj ofte impresas malforte. Tio ne taǔgas por sportisto. Mia trejnisto proponis al mi ŝanĝi la nomon."

"Kiun vi plej volas danki post ĉampioniĝo?"

"Ĉiujn!"

Zhong Man: Mi faris mian eblon

La 12-an de aǔgusto ĉina sportisto Zhong Man venkis sian rivalon fama franca skermisto Nicolas Lopez per 15 kontraǔ 9 kaj fariĝis ĉampiono. Estas la unua fojo por la vira skermado de Ĉinio akiri ĉampionecon dum la Olimpikoj.

"Tion mi neniel kredis. Ŝajne mi sonĝis," emocie diris Zhong Man post sia ĉampioniĝo. "Mi neniom maltrankviliĝis. Mi faris mian eblon en la konkurso. Mi venis por lerni de miaj rivaloj."

Zhong estis atleto. Pro bona staturo li estis postulita al korbopilkado. Tamen skerma trejnisto ekŝatis lin jam en lia unua korbopilka matĉo. De tiam li iris sur skerma vojo. Post ĉampioniĝo li multfoje dankis sian trejniston Christian Bauer. Li diris: "Christian Bauer estas la plej eminenta trejnisto en la mondo."